ACF Fiorentina

El Vikipedio, la libera enciklopedio

ACF Fiorentina estas futbalteamo el Florenco, Italio. Oficiale ĝi nomiĝis Associazione Calcio Firenze e Associazione Fiorentina del Calcio [asoĉacione kalĉo Firence e asoĉacione fiorentina del kalĉo] en 1926, Associazione Calcio Fiorentina el 1927 ĝis 2002 kaj Florentia Viola ekde 2002-2003, sed ĝi estas plej bone konata kiel Fiorentina. Ĝi havas sidejon en la urbo Florenco. Ĝi estis fondita la 29an de aŭgusto 1926 fare de la markizo Luigi Ridolfi Vay da Verrazzano. Ekde 2019 la klubo estas posedaĵo de la entreprenisto ital-usona Rocco Commisso.

La teamo ludas en Serio A.