Integra naciismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Integrala naciismo)

Integra naciismo estas variaĵo de naciismo (nacia unueco) forĵetanta suverenecon de nacio favore al monarĥio, aganta ĝianome, sub kontrolo de grupoj, kiuj promocias la bonon de la nacio.

Baza eco de tia naciismo estis kontraŭdemokrateco premisanta, ke kaze de demokratio la nacion povas regi administracioj, partiaj klikoj kaj fremdlandanoj, kio kontraŭas al la celo mem de la naciismo. Nocion kaj limojn de integra naciismo formulis la franca politikisto Charles Maurras.

Franca integra naciismo[redakti | redakti fonton]

La doktrino iĝis programo de Action Française. Kaze de Francio integra naciismo estiĝis de la ligo de naciismo kun monarkiismo, kun la ĉefa tezo premisanta, ke nur monarkiaj institucioj plenumas ĉiujn naciajn aspirojn kaj bezonojn.

Ukraina integra naciismo[redakti | redakti fonton]

Laŭ opinio de parto de esploristoj ukrainan naciismon de la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento enhavanta en si elementojn de faŝismo kaj totalismo oni devas klasifiki al integraj naciismoj. Ĝia kreinto estis Dmitro Doncov. Tiu ĉi naciismo konsideris nacion la plej alta valoro, kaj la plej grava celo estis akiro de sendependa ŝtato. Laŭ li, la nacio devas esti unuigita kun unu dominanta partio, eklezio kaj ŝtato, gvidanta de unu ĉefestro. Tiu ĉi teorio estas tre simila al faŝismo de Mussolini, sed diferencas je ege malpli da ekspansio kaj pli granda rolo de tradicioj kaj religio.

La doktrino estis formale akceptita kiel ideologia fundamento de Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj dum la 1-a Kongreso de Ukrainaj Naciistoj en 1929. La kongreso en sia voĉdono konsideris enkondukon de dekstrula totalisma reĝimo en reakirita ŝtato, en kiu nedivideblan regon plenumos unusola politika movado kun gvidanto de la nacio kaj elito. Pri tio diras la 16-a punkto de la Voĉdono de la 1-a Kongreso de Ukrainaj Naciistoj, laŭ kiu en ukraina nacio mankas loko por demokratio. Ĝin regos superpartia (ne allasanta al fondiĝo de ajna politika partio), ampleksanta la tutan ukrainan nacion, Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj. Ties ĉefaj reprezentantoj kaj de ukraina integra naciismo estis, krom Dmitro Doncov, Jevhen Konovalec kaj aliaj.

En 1943 OUN-B foriris de la koncepto de Doncov favore al multpartia demokratio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Steve Bastow: Integral Nationalism. En: Cyprian P. Blamires (Hrsg.): World Fascism. A Historical Encyclopedia. Volume 1: A-K, ABC-CLIO, Santa Barbara 2006, ISBN 1-57607-940-6, p. 338
  • Eugen Weber: Action Française: Royalism and Reaction in Twentieth Century France. Stanford University Press, 1962, ISBN 0-8047-0134-2

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]