Károly Bulcsú
Károly Bulcsú | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de aprilo 1823 en Košice |
Morto | 29-an de aŭgusto 1865 (42-jaraĝa) en Kecskemét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | kalvinana pastro gimnazia instruisto poeto |
Károly Bulcsú [kAroj bulĉU], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bulcsú Károly estis hungara instruisto, poeto, oficiro. Lia origina nomo estis Paltsó Károly ĝis 1949.
Károly Bulcsú [1] naskiĝis la 8-an de aprilo 1823 en Kassa (nuntempa Košice en Slovakio). Li mortis la 29-an de aŭgusto 1865 en Kecskemét.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Károly Bulcsú frekventis altlernejon en Sárospatak, poste li plulernis en Pest (urbo), kie li iĝis advokato. Li finbatalis la hungaran liberecbatalon, fine li ricevis amnestion. En la 1850-aj jaroj li instruis en diversaj lernejoj. En 1859 li iĝis protestanta pastro, sed li neniam servis. Tiutempe li edziĝis, li mortis juna pro malsano.
Komence li sekvis patriotan poezion de Sándor Petőfi, poste li estis adepto de Mihály Tompa. Liaj poemoj aperis ekzemple en Napkelet, Hölgyfutár.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Bulcsú Károly költeményei 1850–1860 (1860, 1861)- poemoj
- Gyász- és sirbeszédei (1871) - funebraj paroladoj
- Szent László halála – tragedio