Ranunkolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ranunkolo
rampa ranunkolo (Ranunculus repens)
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Ranunkolaloj Ranunculales
Familio: Ranunkolacoj Ranunculaceae
Genro: Ranunkolo Ranunculus
L.

pli ol 400; vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ranunkolo (Ranunculus el ranunkolacoj) estas genro[1] de unu- kaj plurjaraj herboj, ofte kun tuberecaj aŭ langecaj rizomoj. Ili havas kvinnombrajn hipoginajn florojn kun brilflava petalo kaj kun pluropaj fruktoj, kies unuopaj fruktoj estas akenoj. Ili kreskas ofte en malsekaj lokoj, kelkaj estas trudherboj en grenkampoj, kelkaj ĝardene kulturataj.

akra ranunkolo

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

akonitfolia ranunkolo (Ranunculus aconitifolius)
alpa ranunkolo (Ranunculus alpestris)
blanka ranunkolo (Ranunculus amplexicaulis)
azia ranunkolo (Ranunculus asiaticus)
montara ranunkolo (Ranunculus breyninus)
bulbhava ranunkolo (Ranunculus bulbosus) floro kun refleksitaj petaloj
karintia ranunkolo (Ranunculus carinthiacus)
flamanta ranunkolo (Ranunculus flammula)
glaĉera ranunkolo (Ranunculus glacialis)
gresfolia ranunkolo (Ranunculus gramineus)
hederfolia ranunkolo (Ranunculus hederaceus)
hibrida ranunkolo Ranunculus hybridus
la floro de la ilira ranunkolo (Ranunculus illyricus) kun refleksitaj sepaloj
lana ranunkolo (Ranunculus lanuginosus)
langa ranunkolo (Ranunculus lingua)
Ranunculus lyallii, novzelanda specio
monta ranunkolo (Ranunculus montanus)
korfolia ranunkolo (Ranunculus parnassiifolius)
ŝilda ranunkolo (Ranunculus peltatus)
pigmea ranunkolo (Ranunculus pygmaeus)
pirenea ranunkolo (Ranunculus pyrenaeus)
aspra ranunkolo (Ranunculus sardous)
venena ranunkolo (Ranunculus sceleratus)

La unua priskribo de la genro Ranunculus okazis en 1753 fare de Carl von Linné en Species Plantarum. Kiel tipo funkcias 1913 Ranunculus auricomus L. La genro Ranunculus apartenas al la tribo Ranunculeae en la subfamilio Ranunculoideae ene de la familio Ranunkolacoj.

La dividado de la genro Ranunculus estas diskutata kontroversaé, kelkaj aŭtoroj starigis proprajn genrojn por la subgenroj; tio ankaŭ estas la kialo por la malsimila nombro de la specioj (de 300 ĝis pli ol 600). Sinonimo por Ranunculus L. s.l. estas: Aphanostemma A. ST.-HIL., Arcteranthis GREENE, Batrachium (DC.) GRAY, Casalea A. ST.-HIL., Gampsoceras STEVEN, Beckwithia, Callianthemoides, Coptidium, Cyrtorhyncha, Halerpestes, Kumlienia kaj Oxygraphis.

La botanika genronomo Ranunculus venas de la latina vorto ranunculus kiu signifas „raneto“, aŭ , ke multaj specioj kreskas sur humida grundo aŭ por la fruktoj, kiuj similas al ranidoj.

Ekzistas pli ol 600 Ranunculus-specioj (selekto):

Ne al la genro apartenas ekzemple:

  • Ficaria ficarioides (BORY & CHAUB.) HALÁCSY}} (sin.: Ranunculus ficarioides BORY & CHAUB.}})
  • Fikario (Ficaria verna HUDS.) (Sin.: Ranunculus ficaria L.)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu "Ranunkolo" en: Plurlingva nomaro de sovaĝaj plantoj en Eŭropo - Bernhard Eichkorn - Eld. Villingen-Schwenningen - 1995. Detala priskribo de la verko: Flaŭro.