Ranunkolacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ranunkolacoj
marĉa kalto (Caltha palustris)
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: ranunkolaloj Ranunculales
Familio: ranunkolacoj Ranunculaceae
Juss. [1]
ranunkolo Ranunculus
L.
Subfamilioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Favourite Flowers Garden Greenhouse-1-0030-6.png
Favourite Flowers Garden Greenhouse-1-0030-6

La ranunkolacoj[2] (latine Ranunculaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo ranunkolaloj (Ranunculales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 60 genrojn kaj preskaŭ 2400 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas ranunkolo[2].

Tiuj plantoj vivas ĉefe sur la norda hemisfero. Ili estas ĉefe herboj sed kelkfoje arbustoj, lianoj. Ili havas kunmetitajn foliojn, alterne starantajn aŭ laŭ rozeto. Ili havas trakeojn en plurajn ciklojn, kiu karakterizas la familion. Infloresko estas ŝajnumbelo, cumograpolo. La florakso forte longas.

Isopyrum thalictroides

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (15 maj. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:

*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.
**genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.

Jen iuj el la ĉefaj genroj kun plej konataj specioj:

  • ranunkolo (Ranunculus): unu- kaj plurjaraj herboj, ofte kun tuberecaj aŭ longecaj rizomoj: ili havas kvinnombrajn hipoginajn florojn kun brilflavaj petaloj kaj pluropaj fruktoj, kies unuopaj fruktoj estas akenoj. Ili kreskas ofte en malsekaj lokoj, kelkaj estas trudherboj en grenkampoj, kelkaj ĝardene kulturataj.
  • fikario (Ficaria):
    • ordinara fikario (Ficaria verna, antaŭe Ranunculus ficaria), kiu havas klavformajn tuberajn radikojn, longpetiolajn korformajn foliojn kaj flavajn florojn, plej ofte kun 8 longaj petaloj.
  • erantido (Eranthis) estas genro de plurjaraj herboj kun tuberoj kaj kun flavaj floroj, kies sepaloj estas grandaj kaj petaloj malgrandaj, kunigitaj kvazaŭ paperkornuso. La floroj enhavas multajn stamenojn, la frukto estas pluropa kapsulo (foliklo).
  • akvilegio (Aquilegia) estas staŭdoj kun multbranĉa tigo kaj diverskoloraj floroj provizitaj per pli-malpli longaj spronoj, kiuj enhavas nektaron. (La floro estas nacilingve ofte komparata kun kolombo aŭ ganto)
  • trolio (Trollius): plurjara herboplanto kun belaj flavaj floroj; ĝardene kulturata.
  • kalto (Caltha): plurjaraj herboj, marĉoplantoj, kies ĉefa specio, la marĉa kalto (Caltha palustris) havas senpetalajn florojn kun kvin interne brilflavaj sepaloj kaj pluropaj fruktoj, kies frukteroj estas folikloj.
  • nigelo (Nigella): unujaraj herboj kun detale entranĉitaj folioj, kies lobetoj estas linioformaj, kun brilkoloraj floroj kaj okulfrapaj kvazaŭ pufitaj kapsuloj. Ĝardene kulturataj.
  • akonito (Aconitum): unu- aŭ plurjaraj tre venenaj (akonitino estas ekstraktata alkaloido el al planto, uzata en farmacio) herboj kun bluaj aŭ purpuraj floroj de unika formo simila al kasko (kaskofloro). La sepaloj estas kvazaŭ petale koloraj kaj formas kaskon.
    • napela akonito (Aconitum napellus) malnova, tre ŝatata ĝardenstaŭdo, kies origina formo havas ankaŭ florojn helruĝajn aŭ alikolorajn.
  • delfinio (Delphinium): unujaraj kaj pli ofte plurjaraj herboj kun okulfrapaj nesimetriaj floroj de kvin koloraj, ĉefe bluaj sepaloj, el kiuj la malantaŭa havas spronon. Multaj specioj kaj varioj estas ĝardene kulturataj. (kavalirsprono)
  • taliktro (Thalictrum) estas genro de plurjaraj herboj kun duoble aŭ trioble pinataj folioj, senkioloraj floroj havantaj brilkolorajn, ofte malgrandajn sepalojn kaj multajn, okulfrapajn stamenojn. Pluraj specioj estas ŝatataj ornamaj ĝardenplantoj.
  • anemono (Anemone): plurjara herbo kun senpetalaj floroj, kies sepaloj estas okulfrapaj, ofte brilkoloraj , laŭ la specio blankaj, blauj aŭ ruĝaj.
  • hepatiko (Hepatica): plurjaraj herboj, tre parencaj al anemono, kun elbazaj lob-randaj folioj. La pedunkloj portas nur unu senkoloran floron, kies kaliko estas korolsimila, blanka, blua, helruĝa aŭ purpura: la frukto estas pluropa, kies frukteroj estas nuksoj.
  • pulsatilo (Pulsatilla): plurjaraj herboj kun plume entranĉitaj folioj, unuopaj floroj kun brilkoloraj sepaloj sed sen petaloj. La fruktoj havas longan, vilan stiluson, tiel ke la fruktaro formas harokovritan kapon. Pluraj specioj estas ŝatataj, ĝardene kultivitaj ornamplantoj.
  • klematido (Clematis): la genro entenas pli ol 200 staŭdojn kaj arbedojn, kiuj estas plejparte grimpaj ĉe la petioloj. Ili havas diversajn florojn. Multaj specioj kaj varioj estas ŝatataj, ĝardene kultivitaj ornamplantoj.
  • adonido (Adonis) estas genro de ranunkulacoj kun specioj unu kaj plurjaraj, kun duoble dividitaj folioj. La unujaraj specioj havas ruĝajn, la plurjaraj flvajn florojn. Ĝardenplanto

Referencoj[redakti | redakti fonton]