Kalto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kalto
Marĉa kalto, Caltha palustris
Marĉa kalto, Caltha palustris
Biologia klasado
Regno: Plantoj ‘‘Plantae’’
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Ranunkolaloj Ranunculales
Familio: Ranunkolacoj Ranunculaceae
Genro: Kalto Caltha
L.
Specioj

vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kalto (Caltha) estas genro el ranunkolacoj de plurjaraj herboj, marĉoplantoj, kies ĉefa specio, la marĉa kalto (Caltha palustris) havas senpetalajn florojn kun kvin interne brilflavaj sepaloj kaj pluropaj fruktoj, kies frukteroj estas folikloj.

Inkludas 6 (laŭ diversaj esploroj 10 specioj aŭ 20 aŭ eĉ 40). La plantoj kreskas en medio de humidaj herbejoj kaj marĉoj en modera klimato en norda kaj suda hemisferoj. Ĉiuj estas staŭdoj atingantaj altecon inter 15-80 cm. Ekzemple al la pola flaŭro apartenas marĉa kalto Caltha palustris. En polaj fontoj oni aprobas ĝin ankaŭ kiel specio Caltha palustris subsp. laeta.

Morfologio[redakti | redakti fonton]

Formo[redakti | redakti fonton]

Tufe kreskantaj staŭdoj kun multfloraj tigoj ofte kun tigoj kuŝantaj kaj radikiĝantaj en nodoj.

Folioj[redakti | redakti fonton]

Unuopaj, kun profunde entranĉita folibazo, rande krispa aŭ krenela. En sekcio Psychrophila al kiu apartenas specioj el suda hemisfero subaj foliplataj randoj estas supren volvitaj kaj ege diskreskitaj, tiel ke foliplato estas preskaŭ duobligita.

Floroj[redakti | redakti fonton]

Floro kun unuopa perianto, kvin aŭ pli sepala, flava aŭ blanka. Stamenoj estas multnombraj. Ĝi havas de 5 ĝis 15 suprajn ovariojn. Ili ne havas nektariojn, sed nektaro estas ekskrecata ĉe bazo de karpeloj.

Fruktoj[redakti | redakti fonton]

Platigitaj folikloj posedantaj verdajn aŭ nigrajn semojn.

Marĉa kalto

Specioj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Knieć en la pola Vikipedio.