Adonido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Adonido
adonis ramosa
adonis ramosa
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Ranunkolaloj Ranunculales
Familio: Ranunkolacoj Ranunculaceae
Genro: Adonido ( Adonis)
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Adonido (Adonis)[1] estas genro da plantoj el la biologia familio ranunkolacoj (ranunculaceae). La genro grupigas speciojn unu- kaj plurjarajn, kun duoble dividitaj folioj. La unujaraj specioj havas ruĝajn, la plurjaraj flavajn florojn. Kiel ĉiuj ranunkolacoj, ili havas kunmetitajn foliojn, kiuj havas traĥeojn en plurajn ciklojn. La floroj estas ĝardene kulturataj.

Sian nomon la planta genro havas de la antikva helena dio Adoniso.


  1. Vidu “Adonido" en: Plurlingva nomaro de sovaĝaj plantoj en Eŭropo - Bernhard Eichkorn - Eld. Villingen-Schwenningen - 1995. (816 p.) Detala priskribo de la verko: Flaŭro.