Adoniso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kopio de bronza statuo de Adoniso el Pompejo

Adoniso estis dio de la vegetaĵaro ĉe la Fenicoj, Helenoj kaj Romianoj. Ĉiuj tri pruntis la figuron de Adoniso de la sumera Dumuzi. Tiu estis bela junulo. Amata de Iŝtar li estis mortigita de apro, descendis en Ŝeolon, releviĝis kaj supreniĝis en la ĉielon.

En la helena mitologio Adoniso (helene Άδωνις, latine Adonis) estas filo de la Kipra reĝo Kiniraso kaj de lia filino Mirho. Pri lia origino estas kelkaj legendoj. La plej konata estas, ke diino Afrodito punis Mirhon pro malmulto da adoro al ŝi. Kaŭzis, ke Mirho enamiĝis sian patron. Ŝia vartistino ebriigis la reĝon ĝis senkonscio kaj Mirho sian patron incestis. Kiam la reĝo pli poste eksciis kio okazis, volis Mirhon mortigi. Tion malebligis Afrodito kaj transsorĉis la knabinon en arbon mirho. Kiam la reĝo hakis la arbon, el fendita trunko falis Adoniso, filo kaj frato de Mirha.

La knabo estis belega kaj Afrodito estis de lia beleco ravita. Ŝi kaŝis lin en kestoŝrankon kaj tiun konfidis al Persefono, edzino de Hadeso, dio de Tartaro. Tiu la knabon edukis, sed ankaŭ enamiĝis lin. Kiam tion eksciis Afrodito, tuj volis la knabon repreni. Sed tiutempe Adonis jam estis amanto de Persefono kaj tiu ne volis lin redoni.

Verdikto de Zeŭso estis, ke ambaŭ diinoj havas je Adoniso la saman rajton. Afrodito pro savo de lia vivo kaj Persefono pro edukado de li. Estis decidite, ke ĉiu el ili travivos kun Adonis unu trionon de la jaro. Tiu lasta triono estos lia, por ripozi de ambaŭ pasiaj amantinoj.

Venuso kaj Adoniso, de Pierre-Paul Prud'hon

Sagaca Afrodito per siaj sorĉoj kaŭzis, ke Adonis decidis resti ankaŭ lastan trionon de la jaro kun ŝi. Persefono plendis pri tio ĉe amanto de Afrodito Areso, dio de milito. Tiu pro ĵaluzo tiel ekscitiĝis, ke li transformiĝis en apron, agrese atakis Adonison kaj per akraj dentegoj mortigis lin. Poste Afrodito petakiris ĉe Zeŭso, ke Adonis travivados la mornajn partojn de la jaroj en Tartaro kun Persefono kaj belajn somerajn monatojn kun ŝi, Afrodito. Por tiuj belaj tempoj Adoniso estos ĉiam liberigita el Tartaro

Adoniso en legendoj simbolas cirkulan moviĝadon de la natura vivo, komencon en printempo kaj pereon aŭtune. Ĝiaj festoj estis solenataj en la unua tago per plorado de virinoj pro lia morto kaj en la dua tago per ĝojego el lia reveno en la vivon.

La nomo de Adoniso estas uzata kiel antonomazio por beluloj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]