Mirho (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Mirho estis en greka mitologio filino de kipera reĝo Kiniraso kaj lia edzino Kechreo.

Mirho enamiĝis en sian patron, kiun ŝi loginstigis al peka amorado. Per tio ŝi kontraŭ si ekkoleris diinon Afrodíton. Kiam la patro faron de la filino malkovris, intencis mortigi ŝin, sed ŝi fuĝis eksterlanden, kie malbenigis sin mem. Dioj transformis ŝin en mirhan arbon (latine Commiphora). Ĝis nun el ĝi gutadas ŝiaj larmoj – mirho.

El la arbo post tempo naskiĝis ŝia filo kaj frato, kiun flegis feinoj. Li ricevis nomon Adoniso kaj estis tiel bela kaj delikateca, ke en li trovis plaĉon diino Afrodito mem. Ŝi konfidis lin en zorgon al Persefono en Submondon, sed ankaŭ Persefono fordonis sin al lia ĉarmo kaj ne volis redoni lin sur teron.

Afrodito plendis al Zeŭso mem, kiu decidis salamone: Adoniso pasigos trionon de jaro en Submondo trionon sur tero ĉe Afrodito kaj ceteran tempon tie, kie li mem volos. Ambaŭ diinoj aŭdis decidon kun malkonsento, sed fine Afrodito venkis, ĉar Adoniso pasigis ankaŭ sian liberan trionon ĉe ŝi, plejparte per ĉaso. Dum unu el la ĉasoj en sia matureco la junulo trovis sian morton. Ankaŭ poste pro decido de la plej alta dio pasigis Adoniso duonon de tempo en Submondo kaj duonon sur tero, kie oni okazigis festojn por lia memoro.

Mito pri Mirho estas verŝajne multe pli malnova, Grekoj povis ĝin transpreni de maljunaj fenicoj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mirho en la ĉeĥa Vikipedio.