Orkapa ranunkolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Orkapa ranunkolo
Ranunculus auricomus
Ranunculus auricomus
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Ranunkolaloj Ranunculales
Familio: Ranunkolacoj Ranunculaceae
Genro: Ranunkolo Ranunculus
L.
Specio: Ranunkolo orkapa (Ranunculus auricomus L., 1753)
Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Orkapa ranunkolo (Ranunculus auricomus L. 1753) estas plurjara herbeca planto de la familio ranunkolacoj. Ĝi floras de marto ĝis junio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Tiun ĉi ranunkolon karakterizas du apartaj trajtoj:

  • el ĝiaj 5 petaloj ofte mankas unu aŭ du, aŭ ili estas misformitaj. Ĝi eĉ ofte aperas sen petaloj.
  • ĝi posedas du tipojn de folioj tre malsimilaj: la bazaj, dividitaj kaj rondaj, havas petiolon, la supraj havas stelan formon ĉe la tigo.
Orkapa ranunkolo

Kreskloko[redakti | redakti fonton]

Ĝi emas duonan ombron kaj malvarmetajn grundojn en aū borde de arbaro en tuta Eŭropo.