Ermitejo de Alarcos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Romanik-gotika preĝejo de Alarcos.

La Ermitejo de Alarcos estas ermitejo de gotika stilo de la 13a jarcento ĉe Ciudad Real, Hispanio, deklarita ""Bien de Interés Cultural" (Havaĵo de Kultura Intereso) en 1980.

Temas pri preĝejo kun plano de latina kruco en kiu elstaras la belega punteca rozfenestro kiu troviĝas en la malantaŭa fasado. Ĝi havas tri navojn, separitaj per dek pilieroj kun apudaj kolonoj kiuj havas kapitelojn kun alternaj folioj kaj kapoj. Tiu sanktejo estas dediĉita al la virgulino de Alarcos, kies festo okazas la pentekostan lundon.

Tiu troviĝas ene de la arkeologia parko de Alarcos, kiu estas hejmo ankaŭ de aliaj arkeologiaj restaĵoj, kaj de mezepoko kaj de iberoj. Tie okazis la Batalo de Alarcos en 1195.