Alarcos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alarcos
loĝloko • antikva urbo • deserted medieval village [+]

LandoHispanio
Koordinatoj38° 57′ 26″ N, 4° 0′ 37″ U (mapo)38.9571-4.01017Koordinatoj: 38° 57′ 26″ N, 4° 0′ 37″ U (mapo)

Alarcos (Hispanio)
Alarcos (Hispanio)
DEC
Alarcos
Alarcos
Map
Alarcos
Vikimedia Komunejo:  Hill of Alarcos [+]
vdr
Ibera flugilhava sfinkso.
Orienta fasado de la Kastelo de Alarcos, kun la restaĵoj de kvinlatera turo kaj nefinita elfosaĵo.
Romanik-gotika preĝejo de Alarcos.

AlarcosAlarkos estas aktuale arkeologia parko ege grava por la historio de la "Reconquista" en Kastilio kaj de la mondo de iberoj en la provinco Ciudad Real, Hispanio. En la mezepoko ĝi estis fortifikita ĉefurbo de la suda regiono de Toledo. Post ĝia detruo en la batalo de Alarcos la 18an de julio 1195, la survivantoj translokiĝis al najbara domaro nome Pozo Seco de Don Gil kiu poste refondiĝos kiel nova ĉefurbo pro ordono de Alfonso la 10-a la Saĝulo kiu renomigis ĝin Villa Real. Tiu poste ricevis la titolon de urbo kaj iĝis Ciudad Real.

En ĝi aperis gravaj restaĵoj de la setlejo de Iberoj, estas kastelo kun muregoj kaj mezepoka preĝejo, nome Ermitejo de Alarcos.