Leono la 5-a (Armenio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leono la 5-a
reĝo de Armenio Armoiries Héthoumides.svg
Bust Leon V of Armenia.jpg
Antaŭulo Konstantino la 6-a
Kronado la 14-an de septembro 1374 en Sizo
Coat of Arms of the House of Lusignan (Kings of Armenia).svg
Persona informo
Լևոն Զ Լուսինյան
Léon VI (V) de Lusignan
Naskiĝo 1342
en Armena reĝlando en Kilikio
Morto 29-an de novembro 1393 (1393-11-29)
en Parizo
Tombo Baziliko de Saint-Denis [#]
Religio Armena Apostola Eklezio [#]
Subskribo Leono la 5-a (Armenio)
Familio
Dinastio Dinastio Lusignan [#]
Patro John of Lusignan, Regent of Armenia [#]
Gefratoj Bohemond of Lusignan [#]
Edz(in)o Margaret of Soissons, Queen of Armenia [#]
Infanoj Marie of Lusignan, Princess of Armenia [#]
Profesio
Okupo monarkosuvereno [#]
reĝo de Armenio Armoiries Héthoumides.svg
Dum 1374–1393
Antaŭulo Konstantino la 6-a
Sekvanto Jakobo la 1-a de Kipro (pretenda titolo)
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Leono (aŭ Levon) 5-a de Armenio (kelkfoje ankaŭ konata kiel la 6-a) 1342-1393 estis suverena reĝo de la Armena reĝlando en Kilikio (aŭ Malgranda Armenio) de 1374 ĝis 1393.

Li estis filo de Johano de Lusignan (filo de Amalriko de Tiro kaj de Izabela de Armenio, filino de Leono la 3-a de Armenio) kaj de lia edzino Soldane (filino de Georgo la 5-a de Kartvelio). Li entroniĝis post la morto de lia malproksima kuzo kaj onklo Konstantino la 6-a. Leono kaj lia edzino, Margareta de Soissons, estis kronitaj en Sizo la 14-an de septembro 1374.

Post pluraj bataloj kontraŭ pli fortaj trupoj de mamelukoj, li rifuĝis en la fortikaĵo de Kapan, kie li kapitulacis. La mamelukoj portis lin en malliberon al Kajro en 1375, kie li estis enkarcerigita plurajn jarojn. En 1382, la reĝo de Kastilio, Johano la 1-a peris por lia liberiĝo kaj invitis lin en Kastilion kie la reĝo donacis al li la senjorejojn Madrido kaj Reĝurbo. Li neniam reklamis la armenan tronon kaj forpasis en Calais (Francio), la 29-an de novembro 1393. Liaj restaĵoj estis entombigitaj en la baziliko Sankta Denizo, proksime de Parizo. Li havis leĝan filinon, Maria de Lusinjano (kiu forpasis antaŭ la patro), kaj du neleĝajn, Gido kaj Stefano.

Je lia morto, Jakobo la 1-a (Kipro), malproksima parenco lia, fariĝis la pretendanto al la reĝtitolo de Armenio.