Muzeo de Ciudad Real

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo de Ciudad Real
Enirejo al la Muzeo de Ciudad Real.
Enirejo al la Muzeo de Ciudad Real.
Enirejo al la Muzeo de Ciudad Real.
muzeomonumento [+]

LandoHispanio
RegionoKastilio-Manĉo
SituoCiudad Real
- koordinatoj38° 59′ 11″ N, 3° 55′ 44″ U (mapo)38.9862958-3.9290014Koordinatoj: 38° 59′ 11″ N, 3° 55′ 44″ U (mapo)

Estiĝo23-a de januaro 1976
Konsekro15-a de marto 1982

Map
Muzeo de Ciudad Real

Vikimedia Komunejo:  Museo de Ciudad Real [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Muzeo de Ciudad Real kaj en hispana Museo de Ciudad Real estas unu de la institucioj de la reto de muzeoj de Kastilio-Manĉo en Ciudad Real. Ĝi fondiĝis per Reĝa Dekreto la 23an de januaro 1976, kaj el 1984 ĝi estas respondeco de la regiona registaro "Junta de Comunidades de Castilla-La Mancha". Ĝi konsistas el tri sekcioj: nome Paleontologio, Arkeologio kaj Belartoj, kiuj situas en du apartaj konstruaĵoj.

Ĝi konsistas el du sidejoj el kiuj la ĉefa estis konstruita de Carlos Luca de Tena y Albear kaj inaŭgurita en 1982 en la strato Prado kie troviĝas la sekcioj de Paleontologio kaj Arkeologio. Ties ekspoziciaĵoj devenas ĉefe el elfosadoj de iberaj kaj mezepokaj restaĵoj de la monteto de Alarcos, la romia urbo Sisapo (La Bienvenida), la romiaj mozaikoj de Alcázar de San Juan aŭ la pordego de la antikva Sinagogo de Ciudad Real. La kolektoj de la Paleolitiko devenas ĉefe el la donaco de privataj kolektoj (Estanislao Rodríguez, Evaristo Martín kaj Margarito Expósito) kaj de la kuŝejoj de la rivero Bullaque [buĜAke], La Atalaya kaj Aldea del Rey. La kolekto de Belartoj estas en la antikva Konvento de La Merced.[1]

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

Paleontologio[redakti | redakti fonton]

Skeleto de la gonfoterieda rostrulo "Anancus arvernensis" de la kuŝejo de Las Higueruelas en Alcolea de Calatrava, muntita en salono de la Provinca Muzeo.

Ĝi estas komponita de fosiliaj restaĵoj devenaj de diversaj kuŝejoj el la provinco, kio ebligas itineron tra la geologiaj periodoj el la Kambria al la Kvaternara. Elstaras la ekzemplero de gonfoterieda rostrulo "Anancus arvernensis" aŭ la rinocero "Stephanorhinus etruscus", la plej antikva konata en Eŭropo, ambaŭ devenaj el la kuŝejo de Las Higueruelas en Alcolea de Calatrava. La ekspozicio integras scenarojn kiuj faciligas la komprenon de la medio en kiu tiuj specioj vivis, ĉefe kun celo pedagogia.

Arkeologio[redakti | redakti fonton]

Ampleksa kolekto kiu konstante pliiĝas pro la materialoj devenaj el la intervenoj kiuj okazas en la diversaj kuŝejoj de la tuta provinco. La ekspozicio konsistas el la jenaj sekcioj kaj elstaras pecoj:

  • Paleolitiko: materialo de elŝtona industrio kiu devenas fundamente de la privataj kolektoj de Estanislao Rodríguez, Evaristo Martín kaj Margarito Expósito.
  • Ibera kulturo: skulptaĵoj kiel la flugilhava sfinkso de Alarcos aŭ la "falkato" trovita en la nekropolo de la ibera "oppidum" oretana de la kuŝejo de Alarcos.[2]
  • Romia Mondo: romiaj mozaikoj kiel tiuj de la romia vilao de Puente de la Olmilla (Albaladejo) kaj arkeologia materialo varia de la kuŝejo de Sisapo.[3][4]
Moderna arto en Ciudad Real.
  • Visigotoj: sarkofago de la nekropolo de la Sankta Kristo de la Sankta Spirito (Malagón), marmora piliero kun floraj temoj de Daimiel kaj pecoj de juvelarto el diversaj nekropolo.
  • Regno Kastilio: mudeĥaraj pordegoj de la "aljama" (juda kvartalo) de Ciudad Real.

Belartoj[redakti | redakti fonton]

La kolekto situa en la teretaĝo konsistas el verkoj de pentrarto, skulptarto, juvelarto kaj ceramiko el la 16a jarcento al la 18a. En la unua etaĝo estas elekto de la nuntempa hispana arto plej reprezenta de la 19a 20a kaj 21a jarcentoj kun verkoj de manĉaj artistoj kiel Ángel Andrade, Carlos Vázquez, Antonio López Torres, Gregorio Prieto, Antonio López García, Manuel López-Villaseñor kaj Joaquín García Donaire; kaj de aŭtoroj internacie konataj kiel Eduardo Chillida, Antonio Saura, Antoni Tàpies aŭ Luis Gordillo. La kolekto de Belartoj havas devenon en la stokejoj de ŝtata posedo, fundamente devenaj de la Muzeo Prado. La artaĵaro de Nuntempa Arto, nome pli ol 800 verkoj, devenas el akiraĵoj faritaj de la regiona registaro "Junta de Comunidades de Castilla-La Mancha". Al tiuj verkoj aldonendas verkoj el la havaĵo de la Fotoarkivo komponita el 140.000 negativaĵoj kaj 200 pozitivaĵoj de aŭtoroj kiaj Casiano Alguacil, Jean Laurent, Cristina García Rodero aŭ Carlos Vázquez.[6]

Arkeologia bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]