Turo de Herkulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda heredaĵo de UNESKO
Monda heredaĵo de UNESKO
Turo de Herkulo
A coruna torre de hercules sunset edit.jpg
Situo
Geografia situo 43° 23′ 9″ N, 8° 24′ 23″ U (mapo)43.385833333333-8.4063888888889Koordinatoj: 43° 23′ 9″ N, 8° 24′ 23″ U (mapo)
Situo de Turo de Herkulo
Map
Turo de Herkulo
Monda heredaĵo

Turo de Herkulo
Turo de Herkulo
Lando Flago-de-Hispanio.svg Hispanio
Tipo Kultura
Kriterioj iii
Fonto 1312
Regiono** Eŭropo kaj Nord-Ameriko
Registra historio
Registrado 2009  (33-a sesio)

Geografia lokigo sur la mapo : Galegio

Geografia lokigo sur la mapo : Hispanio

* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La Turo de Herkulo (hispane Torre de Hércules) estas turo kaj lumturo kiu troviĝas en la duoninsulo de la urbo Korunjo, en Galegio. Ĝi estas 68 m alta kaj datumas de la 1-a jarcento. Ĝi havas la privilegion esti la sola romia lumturo kaj ankoraŭ funkcianta. Ĝi estas la dua plej alta en Hispanio, post la Lumturo de Chipiona. La 27-an de junio 2009 ĝi estis deklarata Monda heredaĵo de UNESKO.

La nuna fasado de la lumturo estas la rezulto de la novklasikaj reformoj en la 18-a jarcento. La 9-an de septembro 2008 ĝi ĝemeliĝis kun la Statuo de Libereco de Nov-Jorko kaj la 25-an sammonate kun la Lumturo de Morro en Havano, la plej antikva de Ameriko kaj unu el la emblemoj de Kubo.

Proksime de la lumturo troviĝas statuo al Breogano, mitologia patro de la galega popolo.

Vere temas pri ege utila kaj necesa lumturo ĉar ĝi dominas la plej nordokcidentan pinton de Hispanio, kie multaj ŝipoj trapasas kaj kie okazas multaj ŝtormoj kaj kie tre ofte okazis vrakiĝoj.

Historia monumento[redakti | redakti fonton]

Historia monumento RI-51-0000540[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]