Palaco de la Cikonioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Palaco de la Cikonioj
palacoturo
Lando Hispanio vd
Situo Cáceres
Situo
Geografia situo 39° 28′ 23″ N, 6° 22′ 15″ U (mapo)39.473083333333-6.3707777777778Koordinatoj: 39° 28′ 23″ N, 6° 22′ 15″ U (mapo)
Palaco de la Cikonioj (Ekstremaduro)
Palaco de la Cikonioj (Ekstremaduro)
DEC
Palaco de la Cikonioj
Palaco de la Cikonioj
Lokigo de Ekstremaduro en Hispanio
Situo de Palaco de la Cikonioj
Map
Palaco de la Cikonioj
vdr
Turo de la palaco de la Cikonioj.

La Palaco de la Cikonioj aŭ en la hispana palacio de las Cigüeñas estas konstruaĵo situanta sur la placo de San Mateo, en la plej alta parto de la historia kvartalo de Cáceres, Hispanio.

Oni konas ĝin per tiu nomo pro la granda nombro de cikonioj kiun sur ĝi nestumis. Ĝi estis konstruigita en la 15a jarcento de Diego de Ovando sur parto de iama alkazaro de almohadoj. La fasado estas formita de simpla duoncirkla arko sur kiu estas fenestro kaj du blazonoj de la familio Ovando-Mogollón. Flanke, en la unua etaĝo, estas du ornamfenestroj kun huf-arkoj. En la interno indas la senjora korto, vizitebla aktuale.

Plej elstaras la alta turo kun kreneloj sur malgrandaj konzoloj. Temas pri la unura turo ne senkreneligita ene de la historia kvartalo intermurega. La domo de la familio Ovando evitis la reĝinan ordonon, fare de Izabela la Katolika, kontraŭ la turoj de ĉiuj nobeldomoj pro la fidelo de tiuj al Johanino la Beltranida dum la enlanda milito pro la trono de Kastilio. Post la kronigo de Isabel, en 1480 Diego de Ovando ricevis la rajton starigi tiun turon.

Ĝi estis reformita en la 1940-aj jaroj por gastigi la sidejon de la Milita Guberniestro, kaj ankoraŭ ĝi restas posedo de la Militministerio de Hispanio.