Dvara

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dvāra, esperantigebla kiel dvaro, estas sanskrita vorto (द्वार) kun la ĝenerala signifo de ‘pordo’.

En eŭropaj lingvoj, la vorto estas foje uzata kiam temas pri la pordo de hindua aŭ budhisma templo kaj ankaŭ en aliaj kazoj en kiuj la dvaro markas separon inter nereligia kaj religia spaco. En la Vedoj, la termino dvāra aludas al loko tra kiu povas pasi entoj kaj bonaj kaj malbonaj, ĉu diaj aŭ homaj.

En la arkitekturo barata dvaro ankaŭ povas esti monumenta pordo kun aspekto simila al tiu de triumfarko, kvankam kun simbolismo mistika. Por tiuj ankaŭ kutimas la termino torana (तोरण).

La sanskrita vorto dvāra estas rekoneble parenca al samsignifaj vortoj en multaj aliaj hindeŭropaj lingvoj, nome hindarjaj (hinde dvār), iranaj (perse dar), slavaj (ruse dver') baltaj (litove durys), ĝermanaj (angle door), keltaj (irlande doras), ankaŭ en la greka (thýra) kaj albana (derë).

Ĝi ankaŭ estas la unua ero en la kunmetaĵo dvarapala 'pordogardisto' (statuo ĉe temploj).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]