Prakristana arto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Kuracado de la malsanulino. Fresko de la katakomboj de Romo.

Prakristana arto estas termino uzata por la stilo arta kiu disvolviĝis dum la ses unuaj jarcentoj de nia erao en suda Eŭropo kaj ĉirkaŭ la Mediteraneo, ekde la apero de la kristanismo, dum la romia dominado, ĝis la invado de la ĝermanaj popoloj, kvankam en Oriento pluis, post la divido de la Imperio, en la nomita bizanca arto.

En Okcidento, Romo estas la centro kaj simbolo de la kristaneco, pro kio en ĝi okazis la unuaj manifestiĝoj artaj de la primitivaj kristanoj aŭ paleokristanoj, kio ricevas grandan influon de la romia arto kaj en arkitekturo kaj en la plastikaj artoj. Same kiel ĝenerale por la tuta historio de la kristanismo en ties unuaj momentoj, ankaŭ en arto distingiĝas du epokoj, separataj de la publikigo de la Edikto de Milano fare de Konstantino en la jaro 313, kio sekurigis al la kristanoj kompletajn rajtojn por publika manifestado de ties kredoj kaj sekve de ties projekcio en arto.

Katakomboj[redakti | redakti fonton]

Bazilikoj[redakti | redakti fonton]

Skulptarto[redakti | redakti fonton]

Pentrarto[redakti | redakti fonton]