Turoj de Bolonjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Bolonjo en la Mezepoko.

La Turoj de Bolonjo estis kaj estas konstruaĵoj de mezepoka deveno situantaj en la urbo Bolonjo, Italio.

Inter la 12-a jarcento kaj la 13-a jarcento la nombro de la konstruitaj turoj estis enorma. Oni menciis eĉ ĝis la ciferon de 180, sed la fakuloj konsideras tiun nombron troigo, rezulto de malĝusta interpretado de la notariaj dokumentoj de tiu epoko. Pli verŝajna aspektas la nombro de maksimume 80-100, kio ankaŭ estus enorma por tiu urbo kaj havigus ege karakteran pejzaĝon. La tialoj por tia konstrumanio por turoj ne klaras. Oni kutime pensas, ke la familioj plej riĉaj de la urbo, en epoko markita de la luktoj inter la partioj de la papeco kaj de la imperio, utiligis ĝin kiel instrumento de atako kaj defendo, kaj ĉefe kiel simbolo de povo. Laŭlonge de la 13-a jarcento multaj turoj estis malkonstruitaj, kaj kelkaj falis. En postaj epokoj, ili estis utiligitaj laŭ diversaj manieroj: kiel prizonoj, vendejoj aŭ loĝejoj. La lastaj malkonstruoj okazis jam en la 20-a jarcento, precize en 1917, kiam la turoj Artenisi kaj Ricardonna estis malkonstruitaj, por nova planado urbaniza.

La du turoj (Garisenda maldekstre kaj Asinelli dekstre).

La du turoj[redakti | redakti fonton]

La turo Garisenda kaj la turo Asinelli estas la du plej famaj ankoraŭ starantaj, kvankam la unua montras gradon de inklino rilate al la vertikalo de 3,2 metroj; dum la grado de inklino de la dua estas de 1,3 metroj. La turo Asinelli, la plej alta, estas 97,6 metrojn alta. En la epoko de konstruado ĝi ne superis la 60 metrojn, sed ĝi estis plialtigita poste. En la 14-a jarcento ĝi iĝis propieto de la urbo, kaj utilis sekve kiel fortikaĵo kaj prizono. Siaflanke la turo Garisenda estas 48 metrojn alta. En la epoko de konstruado ĝi estis 60 metrojn alta, sed en la 14-a jarcento ĝi estis malaltigita (fortranĉita) ĉar la tereno sur kiu oni konstruis ĝin cedis. La turo Garisenda famas ĉar ĝi estis citita de Dante kelkajn fojojn, kaj en la Dia Komedio, kaj en Rimoj.

La nomoj Asinelli kaj Garisenda, devenas el la familioj al kiuj tradicie oni atribuis la konstruadon de tiuj turoj. Tamen ne estas fidinda pruvo. Ekzemple, la nomo Asinelli estis citita la unuan fojn rilate al la turo samnoma nur en 1185, preskaŭ sesdek jarojn post ties konstruado.

Listo de turoj en la nuno[redakti | redakti fonton]

  • Turo Accursi (llamada del reloj) - Piazza Maggiore
  • Turo Agresti - Piazza Galileo
  • Turo Alberici - Via S. Stefano - Piazza della Mercanzia
  • Turo Asinelli - Piazza Ravegnana, 82
  • Turo Azzoguidi (llamada Altabella) - Via Altabella, 7
  • Turo Bertolotti-Clarissimi - Via Farini, 11
  • Turo Carrari - Via Marchesana
  • Turo Catalani - Vicolo Spirito Santo
  • Turo Conoscenti - Via Manzoni, 6
  • Turo dell'Arengo - Piazza Maggiore
  • Turo Galluzzi - Corte Galluzzi
  • Turo Garisenda - Piazza Ravegnana
  • Turo Ghisilieri - Via Nazario Sauro
  • Turo Guidozagni - Via Albiroli 1-3
  • Turo Lambertini - Piazza Re Enzo
  • Turo Lapi - Via IV Novembre
  • Turo Oseletti - Strada Maggiore, 34-36
  • Turo Prendiparte (llamada Coronata) - Via S. Alò, 7
  • Turo Scappi - Via Indipendenza, 1
  • Turo Toschi - Piazza Minghetti
  • Turo Uguzzoni - Vicolo Mandria, 1

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • G. Roversi, Le torri di Bologna: quando e perché sorsero, come vennero costruite, chi le innalzò, come scomparvero, quali esistono ancora, (1989, Edizioni Grafis, Bolonia)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 44° 29′ 39″ Nordo 11° 20′ 47″ Oriento / 44.4943 °N, 11.3465 °O / 44.4943; 11.3465 (mapo)