Atakskalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Atakskaloj

La Atakskalo estis militmaŝino uzita en la antikveco por eniri ŝtele en urbo sieĝata.

Ĝi estis ĉirkaŭ 17 m longa kaj 0,7 m larĝa, kio faciligis la supreniradon de du homoj samtempe. En la supra parto estis ia platformo sur kiu povis stari ĉirkaŭ 20 luktantoj. Ĝi ĝuis protekton de sakoj plenaj je lano aŭ simila materialo por protekti el batoj. La skalo estis transportita sur ĉaro sur kiu ĝi estis starigita. La plej komuna kaj ofta atakskalo estis pli simpla. Ĝi estis 2,4 al 3 m longa kaj foje malpli kaj estis adaptebla unu kun alia facile, laŭ la alto de la atakata murego. Ĝi disponis el hokoj por ankriĝi surgrunde aŭ sur la murego (inter kreneloj ekzemple) aŭ kusenetoj por eviti bruon dum alproksimiĝo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Diccionario militar, J.D.W.M., 1863