Kastelo de Macuo
| Kastelo de Macuo | ||
|---|---|---|
| japana kastelo, hirayamajiro [+] | ||
| Koordinatoj | 35° 28′ 30″ N, 133° 3′ 2″ O (mapo)35.474977777778133.05055555556Koordinatoj: 35° 28′ 30″ N, 133° 3′ 2″ O (mapo) | |
| Arkitekto | Oze Hoan | |
| Materialo | ligno [+] | |
| Estiĝo | 1607 | |
| konsekro | 1611 | |
![]() |
||
| Kastelo de Macuo | ||
| En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La kastelo de Macuo (japane 松江城, per transliterigo Hepburn Matsue-jō, prononco [macue-ĝō]) estas japana kastelo, kiu situas en la urbo Macuo,[1] Japanio. Ĝi estis konstruita en la jaro 1611 laŭ ordono de la loka daimio Horio Yoshiharu [Horio Joŝiharu]. En 1638, la kastelo estis transdonita al la klano Macudajra.


La kastelo de Macue estas kromnomita la "nigra kastelo" aŭ ankaŭ la "kastelo de la pluvio" (pluvioj estas larĝa grupo de etaj vadbirdoj).
Ĝi estas unu el la malmultnombraj japanaj kasteloj, kiuj rezistis al tertremoj, incendioj kaj militoj, kaj do estis neniam detruita nek rekonstruita.
Historio
[redakti | redakti fonton]El la dek du malnovaj kasteloj de Japanio, tiu ĉi estas la nura de la regiono Sanin. La kastelo estas la dua plej granda, la tria plej alta (30 metrojn) kaj la sesa plej malnova de tiuj kasteloj. Ĝi estis konstruata dum kvin jaroj laŭ ordono de la daimio de Macuo en la antikva provinco Izumo (出雲国, Izumo no Kuni), Horio Yoshiharu [Horio Joŝiharu], kaj estis finkonstruita en la jaro 1611.
Post Horio Tadaharu kaj Kjogoku Tadataka, Macudajra Maomasa, nepo de Tokugaŭa Iejasu, iĝis estro de la kastelo. Post sia transloĝiĝo de Macumoto en la same antikva provinco Ŝinano (信濃国, Shinano no Kuni) ĉi tien, li komencis estrecon, kiu daŭris dum dek generacioj de la klano Macudaira, t.e. dum 234 jaroj.
En 1875 ĉiuj konstruaĵoj ene de la kastelo estis detruitaj, krom la kastelo mem. Inter 1950 kaj 1955 ĝi estis komplete rekonstruita.
La kastelo estas kompleksa konstruaĵo, laŭ stilo de gvatturo, kiu de ekstere ŝajnas havi kvin etaĝojn, sed fakte havas ses. La plej multaj muroj de la kastelo estas nigraj. La arkitekturo havas solidan strukturon por rezisti fortajn atakojn, sed tamen estas samtempe majesta kaj festa kaj alvokas memoron pri la momojama-stilo.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Morton S. Schmorleitz: Castles in Japan. Charles E. Tuttle, Tokio 1974, ISBN 0-8084-1102-4
- Hinago Motoo: Japanese Castles. Kodansha, Tokio 1986, ISBN 0-87011-766-1
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La ĝis nun sola esperantlingva atlaso, Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago, dokumentigas esperantigon "Macuo" de la urbo kaj tial ankaŭ la kastela nomo en la mapo 24.




