Burgus

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Burgus en latinaburgo en Esperanto estas urbaniza koncepto. Dekomence, inter la ĝermanaj popoloj kaj en epoko de la Romia Imperio, la termino aplikiĝis al malgrandaj turojfortikigitaj stacioj.

En la Alta Mezepoko ĝi aludis al kastelo konstruita de feŭda senjoro kun celoj pure militaj, ĉu kiel antaŭgardejo aŭ kiel gvatejo lima. Ili kutime situis en privilegiaj lokoj por ties defenda karaktero (kiel altaĵo), aŭ en strategiaj lokoj (kiaj vojkrucejo, rivervadejo aŭ valo ĉe montopasejo). Etende, oni aplikis la terminon de burgo al vilaĝoj kiuj disvolviĝis ĉirkaŭ tiuj defendaj konstruaĵoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]