Eburturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
"La meditanta filozofo" (en eburturo) de Rembrandt

La esprimo ebura turo originiĝas el la Biblia Alta Kanto de Salomono (7:4)[1] kaj ĝi estis poste uzata kiel epiteto por Maria. Ekde la 19-a jarcento, ĝi estis uzata por aludi al mondo, medio, etoso aŭ atmosfero kie intelektuloj engaĝiĝas en celoj kaj taskoj kiuj estas tute malkonektitaj el la praktikaj koncernoj de la ĉiutaga reala vivo. Ĝi kutime kunportas pejorativajn konotaciojn de vola malkonekto el la ĉiutaga mondo: esoterismaj, super-specialigitaj, aŭ eĉ senuzaj studoj, kaj akademia elitismo.[2] En usonangla ĝi estas ankaŭ uzata kiel kromnomo por akademiouniversitato, ĉefe por la departementoj de homaj sciencoj kaj de sociaj sciencoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]