Televida turo de Berlino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
la televida turo de Berlino

La televida turo de Berlinogermane Berliner Fernsehturm – altas 368 metrojn kaj sekve estas la plej alta konstruaĵo de Germanio. En Eŭropo ĝi estas la kvare plej alta konstruaĵo, ne sekurigita per aldonaj kabloj. La turo dum la epoko de la socialisma ŝtato GDR el betono kaj ŝtalo konstruiĝis en la historia centro de Berlino, en la urboparto Berlin-Mitte, rekte apud la mezepoka Maria Preĝejo de Berlino, tuj okcidente de la Aleksandra Placo de Berlino kaj en relativa proksimeco al la "Ruĝa Urbodomo". Dum la epoko de GDR la turo estis simbolo de la moderna, "socialisma" konstruarto en Orienta Berlino, la ĉefurbo de GDR: Ofte ĝi prezentiĝis en televidaj bildoj, kaj eĉ pionira kanto temis pri ĝi. Nuna posedanto estas filia firmao de la tutgermania telefona konzerno Deutsche Telekom, kiu havas sian sidejon en la multe pli okcidenta urbo Monastero.

Oni ne konfuzu la konstruaĵon kun la Berlina Radioturo en la okcidenta parto de la urbo, kiu en konstrumaniero iom komparebla al la Eiffel-Turo en Parizo konstruiĝis sur la areo de la berlina ekspoziciejo (Messegelände).

tura pinto kun antenoj

Historio[redakti | redakti fonton]

Planado[redakti | redakti fonton]

Jam dum la 1950-aj jaroj ekzistis planoj por la starigo de televida turo en Berlino, kiun oni komence planis lokigi en la sudorienta urbodistrikto Berlin-Köpenick. Tamen necesis ĉesi la jam komencitan konstruadon de tiu turo, ĉar ĝi signifintus danĝeron por la aviadiloj flugantaj al kaj el la flughaveno Berlin-Schönefeld. Tiam oni planis starigon range de la popola parko Friedrichshain, sed neniam oni konkretigis tiun planon.

Dum la jaro 1964 la registaro de GDR sub signifa influo de la unua sekretario de la ŝtata partio SED, Walter Ulbricht, decidis la starigon de la televida turo en la pleja urba centro. La historiaj domoj de la areo escepte de la Maria Preĝejo kaj la Ruĝa Urbodomo estis malkonstruitaj, kaj ankaŭ la stratoj de la areo, kies situo fontis el la mezepoko, komplete forprenitaj favore al vasta moderna placo, en kiu centru la nova betona turo.

Konstruo[redakti | redakti fonton]

La konstruaj laboroj komenciĝis la 4-an de aŭgusto 1965. La konstrugvidanto jam estis maldungita fine de la jaro 1965, ĉar la konstrukostoj de proksimume 200 milionoj da markoj de GDR montriĝis sesfoje pli altaj ol origine kalkulite. Kialo por tio estis inter alie, ke multaj materialoj devis esti aĉetitaj en okcidenteŭropaj ŝtatoj: la materialo por la ekstera tavolo de la turo kaj la lampegoj el okcidenta Germanio, liftoj kaj la klimatiza sistemo el Svedio, kaj fenestroj el Belgio. Oni neniam publikigis detalan finkalkulon de la elspezoj.

Komence oni betonigis la interne kavan turan trunkon, poste grunde muntis la ŝtalan skeleton de la kuglo, kies partegoj sekve per pinte de la turotrunko fiksigita gruo estis suprenportitaj. La gruo ankoraŭ nuntempe troviĝas turopinte. La anteno plej supre estis kunmetita el proksimume 4 metrojn altaj partoj.

Post iom pli ol 4 jaroj da konstrutempo, la televida turo estis inaŭgurita kaj ekuzita la 3-an de oktobro 1969. Ĝi rapide iĝis unu el la plej konataj konstruaĵoj en Orienta Berlino.

Per la starigo de la turego la tuta areo inter la urbotrajna stacidomo Aleksandra Placo, la strato Karl Liebknecht, la Ruĝa Urbodomo kaj la rivero Spree iĝis vasta placo kun fontano, arbogrupoj kaj florbedoj. La placo estis ĉirkaŭigita pere de grandaj betonaj domegoj en moderna, "socialisma" stilo. Krom la Maria Preĝejo kaj la Ruĝa Urbodomo nenio place memorigas pri tio, ke oni troviĝas en la historia kerno de la urbo Berlino.

krucoforma reflektiĝo ĉe la tura kuglo ("venĝo de la papo")

"Venĝo de la papo"[redakti | redakti fonton]

Se sunradioj atingas la turan kuglon kun prismaj platoj el korodimuna ŝtalo, videbliĝas reflektiĝo en formo de kruco. Ironie aludante al la ateisma sinteno de la socialisma ŝtato GDR kaj al la diskriminacio de la kristanaj eklezioj en tiu ŝtato, multaj berlinanoj moke nomis la brilan krucon la "venĝo de la papo" aŭ "Sankta Walter". Pluraj politikaj ŝercoj kaj ironiaj komentoj ligiĝis al tiu fenomeno, kaj dum la jaro 1987 eĉ la tiama prezidanto de Usono Ronald Reagan aliĝis al la mokantoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]