Alkazaro de Toledo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alkazaro de Toledo
Alkazaro • muzea konstruaĵo [+]

LandoHispanio
RegionoKastilio-Manĉo
SituoToledo,
- koordinatoj39° 51′ 29″ N, 4° 1′ 14″ U (mapo)39.85805556-4.02055556Koordinatoj: 39° 51′ 29″ N, 4° 1′ 14″ U (mapo)

Alkazaro de Toledo (Kastilio-Manĉo)
Alkazaro de Toledo (Kastilio-Manĉo)
DEC
Lokigo de Kastilio-Manĉo en Hispanio
Map
Alkazaro de Toledo
Vikimedia Komunejo:  Alcázar of Toledo [+]
vdr
La Alkazaro de Toledo
La Alkazaro en 2006

La Alkazaro de Toledo estas fortikaĵo konstruita sur rokoj en la plej alta parto de la urbo Toledo, Hispanio, regante la tutan urbon.

En la 3-a jarcento ĝi estis romia palaco. Ĝi estis restaŭrita dum la regado de Alfonso la 6-a de Leono kaj Kastilio kaj Alfonso la 10-a kaj modifata en 1535, sub regado de Karlo la 1-a de Hispanio kaj 5-a de Germanio, kiu multfoje uzis la alkazaron kiel Oficiala rezidejo de la Gereĝoj de Hispanio.

Meze de la 19-a jarcento, la Ministerio de la Regado, dum tempoj de Izabela la 2-a, instalis en la turo, telegrafian meĥanismon por ricevi kaj sendi kodigitajn mesaĝojn ekde Madrido ĝis Kadizo; tiu estis la turo n-ro 10 de la Turĉenaro de Andaluzio. La lokoj de tiu ĉi turĉenaro de okula telegrafio estis en kelkaj vilaĝoj kiel Aranjuez, Toledo, Consuegra, Reĝurbo, Puertollano kaj Fuencaliente; en la andaluza parto ĝi transiris inter aliaj lokoj: Kardenjo, Montoro, Kordovo ĉefurbo, Karmono, Sevilo ĉefurbo, La Kapoj de Sankta Johano, Ĥerezo de la Limo, Kadizo ĉefurbo kaj San-Fernando. Ĝia funkciado kiel telegrafiejo estis mallonga, nur de 1848 ĝis 1857. En la alkazaro funkciis la Infanteria Akademio de Toledo.

Dum la Hispana enlanda milito de 1936-1939 ĝi estis uzata de la tiama ribeliĝinta kolonelo José Moscardó kiel defenda punkto kaj rezistejo de la Civila Gardistaro kaj tute sieĝata kaj detruita de la trupoj lojalaj al la Dua Hispana Respubliko dum la sieĝo kiu daŭris 70 tagojn de la 22-a de julio ĝis la 28-a de septembro 1936. Ĝi estis liberigata tiun lastan tagon de la Armeo de Afriko sub la gvido de la generalo José Enrique Varela kaj vizitata sekvatage de la generalo Francisco Franco, ĉefo de la naciisma bando.

Poste ĝi estis rekonstruata kaj nuntempe ĝi gastigas la Bibliotekon de Kastilio-Manĉo Arkivigite je 2009-06-02 per la retarkivo Wayback Machine kaj ankaŭ gastigos la Muzeon de la Armeo venanta el Madrido.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]