José Enrique Varela

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

José Enrique Varela Iglesias (San Fernando, Cádiz, 17-a de aprilo de 1891 - Tanĝero, Maroko, 24-a de marto de 1951) estis hispana militisto.

Lia patro estis jam muzikista militisto, kaj li mem jam iĝis tio nur 18jaraĝa. Ankoraŭ 21jaraĝa ekstudis en la Akademio de Infanterio kaj poste en destinoj en Maroko, partoprenis en bataloj dum la 1920-aj jaroj kaj en la fama elŝipiĝo de Alhucemas, kiu ŝanĝis la vojon de la milito favore al Hispanio. Li ricevis diversajn medalojn pro tiama agado.

En febrero de 1926 estas ascendita al rango de Subkolonelo, sendita al Sebto kaj en 1929 li estis ascendita al rango de kolonelo.

José Enrique Varela enposteniĝos kiel Ĉefa Superulo de la Protektorato hispana de Maroko en 1945 - 1951.

Ĉar li estis karlisto, li sekvis la reakciajn iniciatojn de la 1930-aj jaroj, ekzemple la insurekcion de José Sanjurjo de 1932, pro kio li estis arestita, sed poste, la dekstra militministro José María Gil-Robles kaj la generalo Franco kiel ĉefa stabano, ascendas Varela al generalo. Fine de 1935 li ekpartoprenis en la planoj insurekcii kontraŭ la Respubliko, kio prokrastiĝis pro masko de oportuneco.[1][2]

Enlanda Milito[redakti | redakti fonton]

Same li partoprenis en la planoj por la militpuĉo de la 18-a de julio de 1936, kiu kondukos al la Hispana Enlanda Milito. Tiele tiutage de 18-a de julio de 1936, Varela kun José López Pinto kaj kun helpo devena el Maroko okupis la urbon de Cádiz, post kiam ĝenerala striko ŝajnigis ke la puĉo estas malsukcesa por la insurekciuloj kaj la laboristaj organizoj prenos la povon. Li partoprenis en militaj konkeroj en Andaluzio nome en Sevilo, Kordovo, Antekero kaj Malago. La 24-a de septembro 1936, anstataŭis Yagüe ĉe la regado de la trupoj kiuj, post avanco tra Ekstremaduro kaj la valo de la rivero Taĵo, pretis liberigi la Alkazaron de Toledo (kiu estis rezistanta dum monatoj sieĝon fare de respublikaj trupoj, kaj ties estron la leŭtenanto José Moscardó) kaj partoprenis en la bataloj de Madrido kaj ties ĉirkaŭoj (Universitata Urbo, Jarama, Brunete), tiel kiel ĉe tiuj de Teruel kaj Ebro. Finis la milito kiel generalo de divizio kaj estis nomumita ministro de la armeo en la unua registaro de la diktaturo de la generalo Francisco Franco.

Diktaturo frankisma[redakti | redakti fonton]

La 16an de aŭgusto de 1942, dum ceremonio religia organizata de karlistoj en Bilbao kaj prezidata de Varela, grupo de falangistoj provokis sangan atencon kiam unu el ili lanĉis du bombojn kontraŭ la homamaso. La unua ne eksplodis, sed la dua vundis preskaŭ centon de ĉeestantoj. La bombisto estis Juan José Domínguez Muñoz de la falangisma universitata sindikato Sindicato Español Universitario (SEU). Tiu surpriza okazintaĵo estis konsiderita klopodo murdi la ministron de la armeo kaj evidentigis la separon inter tiuj (karlistoj, sed ankaŭ la armeo) kaj la Falango, nome la du ideologiaj tendencoj sur kiujapogiĝis la frankisma reĝimo.

Pro kaj post tio Varela sendis sain rezignoleteron al la generalo Franco en la direkto, ke tiu apogis la falangistojn, aldonante, ke lii pluos en la registaro nur se oni plenumu serion de kondiĉoj, nome puno al respondeculojde la atenco kaj ĉefe formado de nova registaro kun forta aŭtoritato por korekti pasintajn eraojn; tio aludis al registaro kie estu hegemonio de monarkistoj. La falangisto Domínguez estis mortpafita, sed Franco finfine akceptis la rezignon de Valera, malkontenta pro la postuloj de tiu. Kiel kompenso li demiziis ankaŭ la falangisman ministron Ramón Serrano Súñer, nome lia bofrato.

Post la kapitulaco de Italia en la Dua Mondmilito kaj kiam oni komprenis, ke okzas malvenko de la faŝismaj aliancaoj, Varela kun aliaj generaloj venkintoj de la Hispana Enlanda Milito, kiaj Kindelán, Orgaz, Solchaga kaj Saliquet, subskribis leteron al Franco per kiu oni petis novan reĝimon nome monarkian. Pro tio Franco plufaris omaĝajn konsiderojn, sed havis tiujn generalojn kaj ĉefe VArela kontrolitaj kaj apartigitaj de regado.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Paul Preston, Franco caudillo de España, ISBN 84-9759-477-0, paĝo 142
  2. Franco, apuntes personales, Barcelona, 1981, paĝo 9; Franco Salgado Araujo, mi vida, paĝo 108