Arondismento Perpignan
| Arondismento Perpignan | |
| france: Arrondissement de Perpignan
katalune: arrondiment de Perpinyà okcitane: arrondiment de Perpinhan | |
| Administra unuo | |
Departementa mapo kun la arondismento ruĝe akcentita | |
| Ŝtato | |
|---|---|
| Regiono | |
| Departemento | |
| Ĉefurbo | Perpignan |
| Areo | 1 317 km² (131 700 ha) |
| Loĝantaro | 300 117 (2023) |
| Denseco | 228 loĝ./km² |
| INSEE-kodo | 662 |
| Komunumoj | 39 |
La arondismento Perpinjano (france arrondissement de Perpignan, katalune arrondiment (districte) de Perpinyà, okcitane arrondiment de Perpinhan) estas administra parto de Francio nomata arondismento. Ĝi lokiĝas en la departemento Orientaj Pireneoj, france Pyrénées-Orientales [piʁene oʁjɑ̃tal], katalune Pirineus Orientals, okcitane Pirenèus Orientals, en la administra regiono Okcitanio. La arondismenta ĉefurbo estas la samnoma urbo Perpignan, katalune Perpinyà, okcitane Perpinhan, en Esperanto Perpinjano. Komence de la jaro 2023 en la arondismento vivis 300 117 personoj sur areo de 1 317 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 228 loĝantoj/km².
La arondismento ekde administra reformo de marto 2015 inkludas komunumojn de 14 kantonoj.