Klasika normo (okcitana lingvo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Klasika normo)

La klasika normo (nòrma classica, en la okcitana) estas lingva normo kiu fiksas la regulojn por skribi kaj elparoli la okcitanan lingvon. Tiu normo, kiu baziĝas sur la jar-mila tradicio, konkuras kun aliaj normoj malpli uzataj: (mistrala normo, bonauda normo, normo de l'Escòla dau Pò).

Konsisto[redakti | redakti fonton]

La klasika normo konsistas el du kampoj:

  • La skrib-normoortografio, kiu fiksas la regulojn por skribi sonojn.
  • La parol-normo, kiu fiksas la rekomenditan manieron paroli la okcitanan.

Disvolviĝo[redakti | redakti fonton]

Kvankam la klasika skrib-normo naskiĝis iom antaŭ la jaro 1000 (per la unuaj dokumentoj skribitaj en la okcitana), la klasika normo disvolviĝis je tri etapoj ekde 1935:

La klasika normo disvastiĝis ĉefe post la dua duono de la 20-a jarcento anstataŭante la mistralan normon. Hodiaŭ la klasika normo estas normale uzata ĉe la tuta Okcitanio. Tamen, ekzistas ankoraŭ kelkaj zonoj, kie konkurencaj normoj ne malaperis:

Komparo[redakti | redakti fonton]

Komparo inter la kvar normoj ekzistantaj pri la okcitana: tipaj grafemoj
Klasika normo Mistrala normo Bonauda normo Normo de l'Escòla dau Pò
-a fina -o (-a, -e) -o (-a)
ò o o o
o, ó ou ou ou
uè, ue ue, iue eu (ue) ue (ö)
lh i/h (lh) lh lh
nh gn nh nh
s, ss
c(e), c(i), ç
s, ss
c(e), c(i), ç
s, ss s
z
s intervokala
z
s intervokala
z z
à è ò
á é í ó ú
à è ò ì ù
é óu
à è eù où
é
â ê î û
à è ò ì ù où
é
Oni skribas ĉiujn finajn konsonantojn ne elparolatajn. Oni skribas kelkajn finajn konsonantojn ne elparolatajn. Oni skribas kelkajn finajn konsonantojn ne elparolatajn. Oni ne skribas finajn konsonantojn ne elparolatajn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Okcitana gramatiko laŭ la lengvadokaj dialektoj
  2. Konsilio pri la Okcitana Lingvo