Nacia Muzeo de Nuntempa Arto (Tokio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Muzeo de Nuntempa Arto
arta muzeo • nacia muzeo • akademia eldonejo
Lando Japanio vd
Situo Kitanomaru Park
Arkitekto(j) Yoshirō Taniguchi • Kunio Maekawa vd
Estiĝo 6-a de junio 1952
Koordinatoj 35° 41′ 26″ N, 139° 45′ 17″ O (mapo)35.690553139.754642Koordinatoj: 35° 41′ 26″ N, 139° 45′ 17″ O (mapo)
Nacia Muzeo de Nuntempa Arto (Tokio) (Tokio)
Nacia Muzeo de Nuntempa Arto (Tokio) (Tokio)
DEC
Nacia Muzeo de Nuntempa Arto (Tokio)
Nacia Muzeo de Nuntempa Arto (Tokio)
Situo de Nacia Muzeo de Nuntempa Arto (Tokio)
Map
Nacia Muzeo de Nuntempa Arto
Jaraj vizitantoj: 307 202 (2021)
Retpaĝo https://www.momat.go.jp/
vdr

La Tokia Nacia Modern-Arta Muzeo (東京国立近代美術館 Tōkyō Kokuritsu Kindai Bijutsukan?), konata de la angla akronimo MOMAT, angle National Museum of Modern Art, Tokyo) estas la ĉefa japana muzeo por kolektado kaj elmontro de moderna japana arto.[1]

La muzeo estas konata por ties kolekto de 20a-jarcenta arto kaj inkluzivas Okcidentan-stilo kaj Nihonga artistoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Nacia Muzeo de Moderna Arto en Tokio estis la unua nacia artmuzeo malfermita en Japanio, kaj ĝiaj originoj devenas de 1952 [2], kiam ĝi estis establita kiel institucio administrita fare de la Edukministerio. La origina ĉefsidejo situis en la Kyōbashi- distrikto de Tokio, kvankam ĝi poste estis translokigita al Kitanomaru Park - Chiyoda distrikto -, ĉefsidejo kiun ĝi daŭre konservas hodiaŭ [3]. La ĉefkonstruaĵo estas la laboro de la japana arkitekto Kunio Maekawa. Dum du postaj okazoj, najbaraj areoj estis aĉetitaj por plue vastigi la muzeospacon. La plej freŝaj verkoj respondas al la laboro de arkitekto Yoshiro Taniguchi —patro de Yoshio Taniguchi, la arkitekto kiu desegnis la pligrandigon de la MOMA en Novjorko.

En 1963 aneksaĵo al MOMAT estis inaŭgurita en Kioto, kvankam en 1967 ĝi estis restrukturita kaj renomita la Nacia Muzeo de Moderna Arto en Kioto.

La malnova konstruaĵo en la Chūō- distrikto estis rekonstruita kaj nun enhavas la Filmcentron. Ankaŭ proksime estas la arta kaj metia fako, malfermita en 1977, kiu uzas la malnovan palacan gardistkonstruaĵon.

La najbara konstruaĵo enhavas la Nacian Arkivon.

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

La kolektoj de la muzeo inkluzivas verkojn de bonkonataj nuntempaj japanaj artistoj - devenantaj de la Meiji-epoko - sed ankaŭ de kelkaj nuntempaj okcidentaj artistoj. En la fruaj jaroj de la 20-a jarcento, Matsukata Kojiro kolektis multajn ukiyo-e lignobriketajn presaĵojn kiuj disvastiĝis ĉie en la mondo. La ekspozicio de japanaj presaĵoj (1925) kiun Mtsukata kolektis eksterlande verŝajne estis la unua el sia speco en Japanio [4]. Nuntempe la muzeo havas proksimume 8,000 ukiyo-e- presaĵojn de la Matsukata kolekto, kiuj estas konservitaj en ĝiaj instalaĵoj.

[redakti | redakti fonton]

La Komuna Katalogo de la Kolektoj de la Naciaj Artmuzeoj de Japanio estas firmigita katalogo de materialoj tenitaj fare de la kvar naciaj artmuzeoj de Japanio:

La reta versio de la katalogo estas nuntempe evoluanta; nur elektitaj verkoj estas haveblaj.

Kelkaj el la artistoj reprezentitaj[redakti | redakti fonton]

Japanaj artistoj[redakti | redakti fonton]

Ai-Mitsa, Hisao Domoto, Ay-Kyu, Kaia Higasiam, Hisida Sunso, Layko Ikemura, Ryusay Kisida [JP], Yasuo Kuniosi, Yayoi Kusama, Sunsuke Matsumoto [JP], Aiko Miyavaki, Kagaku Muraka, Rozangi, Kagaku Murakami Rokudzan Ogivara, Taro Okamoto, Yuzo Saeki [jp], Kuroda Seiki, Sotaro Yasui, Ryuzaburo Umehara [jp], Kanae Yamamoto, Tetsugoro Yoruzu.

Okcidentaj artistoj[redakti | redakti fonton]

Josef Albers, Karel Appel, Diane Arbus, Jean Arp, Francis Bacon, Arthur Boyd, Daniel Buren, Marc Chagall, Imogen Cunningham, Robert Delaunay, Max Ernst, Walker Evans, Tsuguharu Fujita, Paul Gauguin, Juan Gris, Georg Grosz, Vasilij Kandinskij, Paul Klee, Willem de Kooning, René Lalique, Fernand Léger, Joan Miró, Amedeo Modigliani, Laszlo Moholy-Nagy, Henry Moore, Alphonse Mucha, Ben Nicholson, Isamu Noguchi, Sydney Nolan, Pablo Rouault Picasso, Norman Rockwell, Henri Rousseau, Kurt Schwitters, Alfred Stieglitz.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nussbaum, Louis-Frédéric. (2005). "Museums" in Japan Encyclopedia, pp. 671-673.
  2. Maki Kaneko (2015). Mirroring the Japanese Empire: The Male Figure in Yōga Painting, 1930–1950, Koninklijke Brill NV, pág. 133
  3. Roman Cybriwsky (2011). Historical Dictionary of Tokyo, Scarecrow Press, pág. 158
  4. Olive Checkland (2002). Japan and Britain After 1859: Creating Cultural Bridges, Taylor & Francis, pág. 107

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]