Muzeo de Moderna Arto de Novjorko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el MOMA)
Muzeo de Moderna Arto de Novjorko
Museum of Modern Art
museum of modern art • arta muzeo • produkta kompanio
Lando Usono vd
Situo Manhatano
Poŝtkodo 10019
Situanta sur 53rd Street • Kvina Avenuo
Arkitekto(j) Yoshio Taniguchi • Edward Durell Stone • Philip Lippincott Goodwin vd
Estiĝo 1929
Direktoro Glenn D. Lowry • Richard Oldenburg • John B. Hightower • Alfred H. Barr
Koordinatoj 40° 45′ 42″ N, 73° 58′ 39″ U (mapo)40.761666666667-73.9775Koordinatoj: 40° 45′ 42″ N, 73° 58′ 39″ U (mapo)
Muzeo de Moderna Arto de Novjorko (Novjorko)
Muzeo de Moderna Arto de Novjorko (Novjorko)
DEC
Muzeo de Moderna Arto de Novjorko
Muzeo de Moderna Arto de Novjorko
Situo de Muzeo de Moderna Arto de Novjorko
Map
Muzeo de Moderna Arto de Novjorko
Jaraj vizitantoj: {{{vizitantoj}}}
Parto de Nov-Jorka Art-Rimeda Konsorcio vd
Filioj MoMA PS1 vd
Retpaĝo https://www.moma.org/
vdr

La Muzeo de Moderna Arto de Novjorko (ankaŭ mallongigite nomata MoMA, sigloj en angle Museum of Modern Art) estas art-muzeo situanta en Manhatano en la numero 11 West ĉe la strato 53 de Novjorko (Usono). La muzeo malfermiĝis al la publiko la 7-an de novembro 1929, kaj estis fondita de la usonaj bonfarantoj Lillie P. Bliss, Mary Quinn Sullivan kaj Abby Aldrich Rockefeller por "helpi al la homoj kompreni, uzi kaj ĝui la vid-artojn de nia epoko". Ĝi estas konsiderata kiel unu el la plej bonaj muzeoj de moderna arto.

Logoo de la Museum of Modern Art

La Muzeo fondiĝis kiel privata fonduso, ricevante multnombrajn donacojn de ĝiaj anoj kaj entreprenoj, iĝante ekzemplo por aliaj samspecaj muzeoj, ampleksigante la limojn de la arto al aferoj ne akceptataj en artgalerioj.

Ĝi estas konsiderata kiel grava ejo de moderna kaj nuntempa arto de la mondo, kun unu el la plej bonaj kolektoj de majstraj verkoj. Ĝi gastigas verkojn kiel Stela nokto de Van Gogh, Broadway Boogie Wogie de Piet Mondrian, Les Demoiselles d'Avignon (1906) de Pablo Picasso, La persisto de la memoro de Salvador Dalí kaj verkoj de unuarangaj usonaj artistoj kiel Jackson Pollock, Andy Warhol kaj Edward Hopper. MoMA ankaŭ posedas gravajn kolektojn de grafika fasonado, industria fasonado, fotografio, arkitekturo, kino kaj presaĵoj.

MoMA konservas la unuajn avangardajn verkojn de la 20-a jarcento. Ili estas verkoj de Pablo Picasso, Marc Chagall, Vasilij Kandinskij, Piet Mondriaan, Henri Matisse, ktp. Ĝi havas Ĝardenon de Skulptaĵoj kun verkoj de Auguste Rodin, Alexander Calder, Louise Nevelson, Pablo Serrano kaj Aristide Maillol, krom kinhalo.

Post kvar jaroj da reformoj, en 2004 estis inaŭgurita la nova MoMA, kun preskaŭ la duobla spaco. La muzeo havas du restoraciojn kaj kafejon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]