Gaston Leroux

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Gaston Leroux en 1907

Gaston Louis Alfred LEROUX (naskiĝinta en Parizo la 6-an de majo 1868 – mortinta la 15-an de aprilo 1927 en Nico) estis franca ĵurnalisto kaj verkisto de detektivaj fikciaĵoj. Li estas plej konata kiel la kreinto de la detektiva serio La Aventuroj de Rouletabille (8 aŭ 9 verkoj inter 1907 kaj 1922, el kiuj la unua, Le mystère de la chambre jaune, "La mistero de la flava ĉambro", estas fama kaj elstara "mistero pri ŝlosita ĉambro") kaj la romano La Fantomo de la Opero, kiu sukcesege adaptiĝis plurfoje kiel teatraĵo kaj kinofilmo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Bazita sur informoj en la angla Vikipedio.