Frigg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Frigg
FriggSpinning.jpg
Verko nord-ĝermana mitologio
Informoj
Sekso ina
Patro Nat
Patrino patrino de Frigg
Edzo/Edzino Odino
Idoj BaldrHöðr • Hermodo • Bragi
Information icon.svg
vdr

La nord-ĝermana diino FriggFrigga (esperante Frigo) estas en la nord-ĝermana mitologio la edzino de Odino kaj apartenas al la azoj. Laŭ kelkaj aŭtoroj ekzistas por ŝi ankaŭ alia nomo Saga. Ŝi estas la diino-protektantino de geedzeco kaj patrineco.

Ekzistas multaj paraleloj inter ŝi kaj la diino Freyja Frija, la diino de amo kaj fekundeco, kun kiu ŝi estas en novtempaj komprenoj ofte unuigata aŭ interŝanĝata. Frigg rolas tamen per sia edzo gravan rolon.

En la ĝermana mitologio naskis Frigga kun sia edzo Odino la gediojn Balder, Hödur, Hermor, Bragi kaj la valkiriojn. Oni diras, ke en Ásgarðr ŝi loĝas en Fensal, la marĉo-salo. Onidire ŝi teksis la nubojn surĉielaj.

Same kiel plejmultaj diinoj en la ĝermana mitologio rolas ankaŭ ŝi precipe nur iun malĉefan rolon, kaj ne ekzistas ajnaj specialaj al ŝi rilataj mitoj.

La asteroido Frigga estis nomita laŭ la diino Frigg.