Manĝebla frukto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
fruktkorbo

Ĉi tie temas pri fruktoj de diversaj plantoj, kiujn la homo povas manĝi. Kelkaj lingvoj, ekzemple la ĉeĥa kaj la germana lingvoj havas kolektivan esprimon por nomi la fruktojn, manĝeblaj kaj ĝueblaj por la homo. Plej ofte oni manĝas la fruktojn krudaj, do ne kuiritaj. Sed kelktempe oni ankaŭ kuiras kaj bakas la fruktojn. Relative ofte oni preparas marmeladon, ĵeleon aŭ aliajn pli aŭ malpli dolĉajn manĝaĵojn el ili. Relative grava ankaŭ estas la konservado de fruktoj en ladskatoloj, vitraj konservujo, frostigita aŭ sekigita. La potaga konsumo de fruktoj en industrilandoj estas relative malalta. Ekzemple en Germanujo la pokapa taga konsumo de krudaj fruktoj kaj fruktproduktoj (sen fruktsukoj) ĉe viroj en 2008 estas nur 230 g kaj ĉe virinoj 278 g.

Klarigo de la esprimo[redakti | redakti fonton]

fruktobazaro en Barcelono.

La distingo inter fruktoj kaj legomoj estas malpreciza. Laŭ la defino en la nutraĵindustrio fruktoj estas de multjaraj plantoj kaj legomoj de unujaraj plantoj. La sukerenhavo de fruktoj plej ofte estas pli alta ol ĉ legomoj. En Botaniko frukto estiĝas el fertiligita floro. Legomoj ofte devenas de aliaj plantpartoj kiel radikoj (karotoj), tigoj (asparago, folioj [spinaco], burĝonoj (florbrasiko)) aŭ semoj (faboj). Kapsikoj, tomatoj, legomkukurboj aŭ "zuchini", kukurboj kaj kukumoj ankaŭ estas laŭ la botanika defino fruktoj, ĉar ili kreskas el fertiligitaj floroj. Ĉar mankas al ili dolĉa gusto kaj ĉefe la acido, oni nomas ilin fruktolegomoj. Escepte rabarbo estas folitigo, do ofte estas rigardata kiel frukto.


Ĉiuspecaj sur fruktfoiro en Berlino

Rigardu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

La sekva listo, ordigita laŭ la plantfamilioj, nur entenas sukajn fruktojn. Nuksoj aŭ aliaj fruktsimilaj sekaj manĝeblaj plantpartoj serĉu ĉi-tie:

Lau la supra defino de fruktoj kaj legomoj. Serĉu la legome uzataj plantoj ĉi-tie:


Listo de fruktoj laŭ plantfamilioj[redakti | redakti fonton]

Aktinidiacoj[redakti | redakti fonton]

kivetoj: maturaj fruktoj
latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Actinidia arguta kiveo malgranda verda frukto, tre dolĉa,
Actinidia deliciosa verda kivo verda fruktkarno, pli acida ol la ora kivo
Actinidia chinensis ora kivo flava fruktkarno, pli dolĉa ol la verda kivo

Anakardiacoj[redakti | redakti fonton]

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Mangifera indica mango tre grava frukto, multaj varioj
Mangifera caesia baŭnobinjao sinonimo: Mangifera verticillata, ne tre konata ekster sudorienta Azio
Bouea macrophylla gandario malaja parenco de mango
Spondias dulcis ambarelo simile: Spondias cytherea,disvastigita en la tropikaj malaltaĵoj
Anarcadium occidentale akaĵuo La vera frukto estas nukso, sed la ŝvelinta pedunklo donas sukan pseŭdofrukton, tre agrabla k riĉa je vitaminoj.
Spondias purpurea jokoto "jamaika ĉerizo"
Spondias mombin flava mombino el Sudameriko

Anonacoj[redakti | redakti fonton]

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Annona macroprophyllata ilamo aŭ rozea ĉerimolio el Mezameriko
Annona reticulata reteta anono similas al ĉerimolio
Annona squamosa sukerpomo similas al ĉerimolio, originas en tropikaj regionoj el Sudameriko
Annona cherimola ĉerimolio ŝatata tropika frukto
Annona muricata graviolopikilanono graviolon oni uzas por ĵeleo,glaciaĵo kaj trinkaĵo
Annona senegalensis senegala anono ofte uzata en la tradicia medicino
Annona x atemoya atemojo hibrido de anono kaj ĉerimolio
Asimina triloba papaŭo similas al ĉerimolio
Annona mucosa biribao tropika Ameriko
Stelechocarpus burahol kepelo el sudorienta Azio

Apocinacoj[redakti | redakti fonton]

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Carissus cordata karando Hindio kaj Birmo

Arumacoj[redakti | redakti fonton]

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Monstera deliciosa serimao ankaŭ ofta ĉambroplanto en Eŭropo

Arekacoj[redakti | redakti fonton]

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Bactris gassipaes peĵibajo el Sudameriko, eble la origina centro estas en Peruo.
Phoenix dacylifera daktilo tre malnova kulturplanto, fruktoj vendataj freŝe kaj sekigite
Salacca zalacca salako sinonimo: Salacca edulis, la salakpalmo havas pseŭdotrunkon same kiel bananujo

Bombakacoj[redakti | redakti fonton]

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Durio zibethinus durio Ĝi tiom odoraĉas, ke multaj flugkompanioj ne transportas ĝin. Por multaj sudazianoj ĝi tamen estas la plej delikata frukto de la mondo!
Quaraibaea cordata ĉupoĉupaĉupo multe da provitamino A

Bromeliacoj[redakti | redakti fonton]

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Ananas commosus ananaso La ananaso estas pluropa frukto tre ŝatata. Estas multaj aliaj specioj uzataj kiel florornamaĵoj.

Ebonacoj[redakti | redakti fonton]

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Diospyros virginiana usona diospiro Ĝi venas el suda Usono.
Diospyros lotus lotusdiospiro Itale frutti de loti.
Diospyros kaki kakinoko, japania persimono Ŝatata oranĝkolora frukto.
Diospyros nigra nigra sapoto Ĝi estas tre parenca al la filipina "mabolo" (Diopyros discolor).
Diospyros montana montara persimono aŭ tandamo Devenas el sudorienta Azio kaj Aŭstralio

Eleagnacoj[redakti | redakti fonton]

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Shepherdia argentea bubalbero Usona vakeroj spicis la bubalviandon per tiu frukto.
Hippophae rhamnoides ramnoida hipofeo Uzata por fari sukon kaj marmeladon, tre riĉa je vitamino C

Erikacoj[redakti | redakti fonton]

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Vaccinium myrtillus mirtelo Arbusto kun bluaj beroj, ŝatata en Nordio.
Vaccinium vitis-idaea vakcinio Uzata por fari konfitaĵojn.
Vaccinium oxycoccus oksikoko au "torfbero" En la sveda "tanbär" .
Vaccinium macrocarpum oksikoko amerikagrubero La pli granda "frato" de vakcinio.
Specioj de Arbutus arbuto aŭ "fragarbo" La fruktoj de tiu arbedoarbo similas al fragoj

Filantacoj[redakti | redakti fonton]

antaŭe: Eŭforbiacoj

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Baccaurea motleyana rambajo Planto el Malajzio, malaja nomo "paloh".
Antidesma bunius bunio Alta arbo el sudorienta Azio kaj okcidenta Australio.
Phyllanthus acidus groselostel-groso sinonimo: Cicca acida, fruktoj uzataj por siropo kaj ĉatnio en Tajlando.

Flakurtiacoj[redakti | redakti fonton]

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Flacourtia indica ramonĉio La frukto venas el Madagaskaro kaj Sudazio.
Flacourtia inermis lovio beroj kun 2-cm grandeco. Por fari ĵeleon, siropon kaj ĉatnion.
Dovyalis caffra umkokolo El Sudafriko.
Dovyalis hebecarpa ketembilo Similas al umkokolo.

Kaktacoj[redakti | redakti fonton]

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Opuntia ficus-indica opuntio, nopalofigokakto Grava frukto el la aridaj tropikaj kaj subtropikaj zonoj.
Hylocereus undatus drakofrukto Kolombio produktas la plej multajn.

Kaprifoliacoj[redakti | redakti fonton]

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Sambucus nigra sambuko La fruktoj liveras bongustan siropon kaj ĵeleon.

Karikacoj[redakti | redakti fonton]

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Carica papaya papajo Grava frukto kun medicina valoro.
Carica × heilbornii var. pentagona babako aŭ montpapajo Grava frukto kun medicina valoro.

Kornusacoj[redakti | redakti fonton]

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Cornus mas kornusa ĉerizo sovaĝa frukto

Kukurbacoj[redakti | redakti fonton]

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Cucumis melo melono, sukermelono, mielmelono kaj multaj aliaj tipoj Laŭ la difino (rigardu supren] melono estas legomo, ĉar la planto ne estas plurjara.
Citrullus lanatus akvomelono Grava frukto ŝatata en somero.
Sicana odorifera sikano refreŝiga frukto
Cucumis metuliferus pikilhava kukumo refreŝiga frukto

Kluziacoj[redakti | redakti fonton]

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Mammea americana mameo Fruko el Karibio kun abrikotsimila gusto.
Garcinia mangostana mangostano La arbo, kies fruktoj estas unu el la plej bongustaj, venas el Malazio.
Garcinia intermedia ? sin. Rheedia edulis, el tropika Mezameriko kaj Sudameriko

Laŭracoj[redakti | redakti fonton]

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Persea americana avokado tre malnova kulturplanto

Malpigiacoj[redakti | redakti fonton]

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Byrsonima crassifolia nanco grava frukto por fari sukon kaj ekstrakti Vit. C, aŭ por miksi kun alifruktaj sukoj por kolorigi kaj aldoni vitaminon C
Malpighia punicifolia acerolo grava frukto por fari sukon kaj ekstrakti Vit. C, aŭ por miksi kun alifruktaj sukoj por kolorigi kaj aldoni vitaminon C

Malvacoj[redakti | redakti fonton]

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Hibiscus sabdariffa sabdarifo karneca kaliko kun agrable acida gusto, uzata por fari dolĉaĵojn, limonado, marmelado kaj likvoroj

Meliacoj[redakti | redakti fonton]

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Lansium domesticum lanzono grava fruktarbo en Tajlando, Indonezio kaj Malajzio
Sandoricum koetjape santolo en Hindĉinio disvastigita arbo

Mirtacoj[redakti | redakti fonton]

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Myrciaria cauliflora jabutikabo brazila frukto kiu liveras bonegan ĵeleon.
Myrciaria rubra jamamono orientazia frukto
Eugenia uniflora pitango Fruktoj por freŝa konsumo kaj por ĵeleo, ŝorbeto kaj trinkaĵoj
Eugenia stipitata arazo alia nomo: amazon-gujavo, nur loka signifo en meza kaj suda Amerikoj
Ugni molinae ĉilia gujavo, ĉilia mirto Ĉilia mirta kaĉo gustas kiel miksaĵo inter pomo kaj mirtelo
Psidium cattleianum fraga gujavo konata en Sudamriko, simila frukto: Psidium quineense (brazila gujavo)
Psidium friedrichsthalianum kostarika gujavo kultivata en meza Ameriko kaj la karibaj insuloj
Syzygium cumini sizigio La frukto estas manĝata freŝa.
Syzygium aqueum blanka jamboso Ŝatata de infanoj. Uzataj por trinkaĵoj kaj siropo
Syzygium javanicum Java jamboso fruktoj povas esti verd-blankaj aŭ ruĝaj.
Syzygium malaccense malaka jamboso, ruĝa jambosomalaja rozpomo freŝe la frukto estas preskau sengusta.
Syzygium jambos jamboso la plej ŝatata el la fruktoj de la genro Sizigio.
Acca sellowiana feiĵoo aŭ brazila gujavo Feiĵoo havas guston kaj aspekton similajn al de gujavoj.
Psidium guajava gujavo grava tropika frukto.

Morusacoj[redakti | redakti fonton]

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Ficus carica figo grava frukto, oni manĝas ĝin freŝe, sekigite kaj kiel konfitaĵo.
Moruso alba moruso blanka flav-blanka frukto, arbo por nutri silkraŭpojn.
Morus rubra moruso ruĝa ruĝa beroj. La bero estas agrable acida
Morus nigra moruso nigra nigraj beroj, la plej grava morusfrukto.
Artocarpus heterophyllus jakvo La gusto de la frukto estas daktilsimila. Ankaŭ vendata kiel konservo
Artocarpus atilis sin. A. incisa panfrukto Panfruktarbo estas ĝis 20m alta kun granda bela foliaro.

Muzacoj[redakti | redakti fonton]

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Musa inkluzive Australimusa kaj Eumusa banano Multaj genroj, specioj kaj kulturvarioj.

Oksalidacoj[redakti | redakti fonton]

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Averrhoa bilimbi bilimbo fruktoj riĉaj je kalio kaj vitamino A
Averrhoa carambola karambolfrukto aŭ stelfrukto Tre akveca frukto,la kversekca (transversa) tranĉo aspektas kiel stelo.

Pasifloracoj[redakti | redakti fonton]

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Passiflora laurifolia akvolimono Ekster sudorienta Azio apenau konata.
Passiflora ligularis, Passiflorus edulis f. flavicarpa Flava grenadilo Brazilo estas la ĉefa eksportlando de la suko de tiu frukto.
Passiflora quadrangularis badeo, aŭ gigantgrenadilo La plej granda pasiflora frukto.
Passiflora molissima kurubo Flava oblonga frukto.
Passiflora edulis grenadilomarakujo Violkolora frukto plej parte por fari siropon kaj trinkaĵon, sed ankaŭ por manĝi freŝe.
Passiflora alata dolĉa grenadilo frukto preskaŭ senacida, parte por fari trinkaĵon, sed ĉefe por manĝi freŝe.

Punikacoj[redakti | redakti fonton]

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Punica granatum granato Fruktoj por freŝa konsumo kaj preparo de siropo.

Ramnacoj[redakti | redakti fonton]

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Ziziphus mauritiana hinda jujubo aŭ hinda daktilo multaj kultivaroj
Ziziphus zizyphus jujubo malgrandaj fruktoj

Rozacoj[redakti | redakti fonton]

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Aronia aronio grava liveranto de vitamino C, precipe du specioj: Aronia arbutifolia kaj Aronia melanocarpa.
Rosa rozo oni uzas rozpetaloj por prepari marmeladon kaj rozakvon. El la rozfrukto oni faras pulpon por kuiri marmeladon.
Fragaria ananassa frago Fragaria vesca, la arbara frageto, ne havas komercan signifon. La multe pli granda ananasfrago estas gravega frukto. Ekzistas multegaj kulturvarioj.
Rubus fruticosus rubusonigra rubuso Ofte uzata por kuiri marmeladon.
Rubus chamaemorus kamemoro aŭ marĉrubuso Ŝatata kaj multekosta sovaĝa frukto en Nordio.
Rubus arcticus arkta rubuso En Nordio uzata por kuiri marmeladon.
Rubus glaucus anda rubuso ("Mora de Castilla") sudamerika parenco de la nigra rubuso
Rubus x loganobaccus loganbero hibrido el Rubus ursinus x Rubus idaeus
Rubus idaeus frambo en Belgio oni spicas bieron per framboj.
Rubus fruticosus x idaeus tajbero hibrido el frambo kaj nigra rubuso el Skotlando
Malus domestica pomo Unu el la plej gravaj fruktoj de la mondo.
Pyrus communis piro Multaj kultivaroj kun diveraj gustoj.
Cydonia oblonga cidonio Nur kuirite manĝebla kiel ĵeleo.
Chaenomeles japonica japania kenomelo Pli malgrandaj fruktoj ol cidonio, sed samgustaj.
Mespilus germanica germania mespilo manĝebla nur kuirita. La "pomo" de la antikvaj ĝermanoj.
Eriobotrya japonica japania eriobotriolokvato Ofte ĝi nomiĝas nacilingve ankaŭ "lana mespilo" aŭ "japania mespilo" kvankam ĝi ne apartenas al genro mespilo
Prunus domestica pruno diversaj tipo de prunoj oni povas dividi en a) ronda pruno, b) oblonga slivo kaj c) verda renklodo.
Prunus domestica, subspeco syriaca mirabelo eta, rondforma, flava pruno
Prunus spinosa prunelo Nur uzebla kiel ĵeleo aŭ en likvoro.
Prunus armeniaca abrikoto granda signifo ankaŭ kiel sekigita frukto.
Prunus persica persiko La glathaŭtaj varioj nomiĝas Nektarino.
Prunus avium acida ĉerizogrioto precipe por marmelado kaj sukoj. Ekzistas en Belgio ankaŭ griot-biero.
Prunus cerasus dolĉa ĉerizo precipe por la freŝa merkato. Ofte ankau en konservo.

Rubiacoj[redakti | redakti fonton]

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Genipa americana genipo nur maturaj fruktoj manĝeblaj, nematuraj fruktoj uzeblaj por fari nigran koloraĵon
Morinda citrifolia nonio "reĝino de la plantoj"

Rutacoj[redakti | redakti fonton]

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Aegle marmelos marmeloso frukto uzata en hinduismo
Citrus sinensis dolĉa oranĝo La multajn variojn oni povas meti minimume ene de tri grupo: umbilikaj-oranĝoj, sangoranĝoj kaj blondoranĝoj.
Citrus X aurantium amara oranĝo au bigarado Uzata nur por konfitaĵo.
Citrus limettioides limedo Preskaŭ senacida frukto kun senkolora internaĵo
Citrus X aurantium (Citrus clementina ) klementino similas al mandarino
Citrus X aurantium (Citrus unshiu) mikano similas al mandarino kaj oranĝo
Fortunella margarita ovala fortunelo la ronda formo Fortunella japonica, la ovala formo F. margarita
Citrus reticulata mandarino Ekzistas multaj aliaj specioj tre proksimaj, ekzemple: tangerinoj, mikanoj, tangeloj tangoroj,k.a.
Citrus medica cedrato Cedrato oni nur uzas en kandita formo kiel spicaĵo.
Citrus limon citrono Ofte konsumita kiel suko, raspitaĵo de ŝelo aŭ tranĉaĵoj en pladoj.La ŝelo donas valoran oleon.
Citrus aurentium subsp. bergamia bergamoto el la fruktŝelo estas farata bergamotan oleon
Citrus aurantifolia limeo Limeo (aŭ meksika limono) ne estas tiom granda kiel citrono.
Citrus latifolia Persa limono Persa limono (komerce - Verda citrono) kaj limeo estas acidlimedoj, laŭ specialistaj kriterioj.
Citrus grandis pampelmuso la "granda frato" de grapfrukto
Citrus paradisi grapfrukto Supozeble,rezulto de natura krucado de pampelmuso kaj oranĝo. Lau NPIV ankaŭ "paradiza citruso".
Citrus hibrido mineolo ĝi estas tangelo (=kruciĝo inter grapfrukto kaj mandarino)
Citrus hibrido uglio ĝi estas tangelo (=kruciĝo inter grapfrukto kaj mandarino)
Citrus hibrido hasakuo japana hibrido

Sapindacoj[redakti | redakti fonton]

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Blighia sapida akio la arilo de la matura frukto estas manĝebla
Nephelium lappaceum rambutano aŭ hara liĉio Grava índonezia frukto
Litchi chinensis liĉio Grava frukto en Ĉinujo.
Dimocarpus longan longano liĉisimila frukto

Sapotacoj[redakti | redakti fonton]

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Chrysophyllum cainito stelpomo aŭ kainito la genro enhavas 43 speciojn
Pouteria viridis verda sapoto unu el la manĝebla fruktoj de la genro Poŭterio
Pouteria sapota mameja sapoto laŭ NPIV i.a. por la trunkŝela laktosuko uzata en fabrikado de maĉgumo, ĉiklo, sin. Manilkara zapota
Pouteria campechiana kanistelo, ovofrukto aŭ flava soboto Mezameríka arbo, riĉa je vitamino A, niacino kaj karotino
Pouteria lucuma lukumo malnova kulturplanto en la Andoj, ne intermiksu ĝin kun ka greka dolĉaĵo lukumo
Synsepalum dulcificum miraklobero la bero plifortigegas la gustan senton

Saksifragacoj[redakti | redakti fonton]

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Ribes rubrum ruĝa ribo La blankaj varioj ankau apartenas al tiu specio.
Ribes nigrum nigra ribo Ofte uzata por fari ĵeleon aŭ sukon
Ribes grossularia groso aŭ dorna ribo ekzistas verdaj kaj ruĝaj varioj
Ribes × nigridolaria jostabero hibrido el Ribes nigrum kaj Ribes uva-crispa

Solanacoj[redakti | redakti fonton]

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Lycium barbarum goji-bero aŭ lupobero grava ingredienco en la ĉina kuirarto
Solanum betaceum tamarilo aŭ arbotomato tomatsimila frukto, sinonimo:Cyphomandra betacea
Physalis peruviana fizalido aŭ perua fizalido Ofte ankaŭ nomata "kaba groso"
Physalis philadelphica meksika fizalido aŭ meksika tomato sinonimo: Physalis ixocarpa, grava nutraĵo de la aztekoj kaj majaoj
Solanum quitoense luluo, "kito-oranĝo", fruktoj estas malgrandaj kiel malgrandaj tomatoj
Solanum muricatum pepino similas al malgranda melono.

Vitacoj[redakti | redakti fonton]

latina nomo esperanta nomo rimarkoj
Vitis vinifera vinbero blankaj kaj ruĝa/bluaj varioj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Franke,Wolfgang : Nutzpflanzenkunde: nutzbare Gewächse der gemäßigten Breiten, Subtropen und Tropen. 6. Auflage. Thieme, Stuttgart 1997, ISBN 3-13-530406-X
  • Liebster, G.: Warenkunde Obst. Hädecke, 1999, ISBN 3-7750-0301-0
  • Pierre-Marie Valat, Pascale de Bourgoing: Der Apfel und andere Früchte. Mannheim 1992, ISBN 3-411-08541-X
  • Bendel,Lothar : Das große Früchte- und Gemüselexikon, Patmos, 2002, ISBN 3-491-96066-5
  • Kranz, Brigitte: Das große Buch der Früchte, München 1981
  • Daßler, E., G. Heitmann: Obst und Gemüse - eine Warenkunde. Berlin kaj Hamburg 1991