Lycium chinense

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĉina goji-bero)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Lycium chinense

Biologia klasado
Regno: Plantoj, Plantae
Divizio: Angiospermoj, Magnoliophyta
Ordo: Solanaloj, Solanales
Familio: Solanacoj, Solanaceae
Genro: Licio, Lycium
Specio: L. chinense
Lycium chinense
MILL.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĉina goji-bero, Licio ĉina aŭ science Lycium chinense estas plantospecio el la genro de la licioj (Lycium) el la familio de Solanacoj (Solanaceae). Ĝi hejmiĝas vaste en Eŭrazio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

habito
folioj kaj burĝonoj
fruktoj

La ĉina licio, en Ĉinujo gǒuqǐ 枸杞 = gouqi, kreskas kiel memstara vertikala grimpanta dornohava arbusto. La planto kreskas 0,5 ĝis 1 metron. La folioj longas 5 ĝis 25 mm.

La floroj estas duseksaj kun duopa perianto. La sepaloj estas sonorilformaj kaj harecaj. La purpuraj petaloj estas kunkreskintaj al 9 ĝis 12 mm longa tubero kaj la kronlaboj estas pli mallongaj aŭ samlongaj.

La maturaj ruĝaj beroj longas 7 ĝis 15 mm kaj larĝas 5 ĝis 8 mm. Ili estas ovoformaj kaj enhavas multajn semojn.

La kromosomnombro estas 2n = 24, 36 aŭ 48.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La ĉina licio estas disvastigita de Eŭropo trans sudokcidenta Azio kaj de Pakistano trans Nepalo kaj Ĉinujo ĝis Koreujo, Tajvano, kaj Japanujo. Ĝi estas neofito en Germanujo.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La unua publikigo de Lycium chinense okazis fare de Philip Miller.

La ĉina licio distingiĝas en du vario:

  • Lycium chinense MILL. VAR. CHINENSE
  • Lycium chinense VAR. POTANINII (POJARKOVA) A.M.LU
ĉina licio, sekigitaj fruktoj

Uzado[redakti | redakti fonton]

La beroj de la ĉina licio estás kune kun la ordinara licio (Lycium barbarum) konata kiel gojiberoj.[1][2] La acide amaraj beroj estas aldonitaj en verdan teon. En la ĉina medicino la planto plibonigas la vidkapablon.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Rachel A. Levin et al.: Evolutionary Relationships in Tribe Lycieae (Solanaceae). In: D. M. Spooner, L. Bohs, J. Giovannoni, R. G. Olmstead, D. Shibata (Hrsg.): Solanaceae VI: Genomics meets biodiversity. Proceedings of the Sixth International Solanaceae Conference. ISHS Acta Horticulturae 745, Juni 2007, ISBN 978-9066054271, S. 225–239.
  • Lycium chinense in der Flora of China, Vol. 17.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lycium chinense / barbarum - Goji-Beere Arkivigite je 2018-08-11 per la retarkivo Wayback Machine bei Karslruher Institut für Technologie, abgerufen am 3. November 2017.
  2. Helmut Pirc: Enzyklopädie der Wildobst- und seltenen Obstarten. Leopold Stocker Verlag, 2015, ISBN 978-3-7020-1635-7.