Chaenomeles japonica
Japania kenomelo, florcidonio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Chaenomeles japonica | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Chaenomeles japonica, japania kenomelo aŭ florcidonio estas specio el la genro Chaenomeles el la plantfamilio de la Rozacoj (Rosaceae).
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Kenomelo estas ne tre alta arbedo kun dornoj kaj larĝe etendantaj branĉoj. La alteco estas de 0,6 ĝis 2,0 m. La junaj branĉoj estas peltaj, branĉoj de la lasta jaro verukaj. La folioj estas lancetaj ĝis inverse ovoformaj, malfajne dentaj kaj kalvaj. Ili estas kun la tigo 1 cm longaj kaj 2 ĝis 3 cm larĝaj. La kromfolioj estas 1 cm longaj kaj 1,5 ĝis 2 cm larĝaj, renformaj kaj dentaj. La floroj staras du- ĝis triope. Ili estas oranĝaj ĝis brikruĝaj. En malfermita stato la floroj estas 3 ĝis 4 cm larĝaj. La fruktoj havas diametron de 4–7 cm kaj estas flavaj.
Origino
[redakti | redakti fonton]La specio estas indiĝena en Japanio.
Utiligado
[redakti | redakti fonton]Kenomelo estas ofta ornamarbedo. Oni kultivas ĝin ekde 1874.
Krudaj fruktoj ne estas manĝeblaj. La fruktoj estas stokeblaj. Ili enhavas sukeron kaj askorbinan acidon. Per kuirado ili moliĝas kaj kaj oni povas gajni sukon. Ili taŭgas por fari ĵeleon kiel ĉe la parena cidonio.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Herfried Kutzelnigg: Maloideae. In: Hans. J. Conert u.a. (Hrsg.): Gustav Hegi. Illustrierte Flora von Mitteleuropa. Band 4 Teil 2B: Spermatophyta: Angiospermae: Dicotyledones 2 (3). Rosaceae 2. Blackwell 1995. ISBN 3-8263-2533-8