Durio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Durio
Frukto de la Durio zibethinus
Frukto de la Durio zibethinus
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Filumo: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Malvaloj Malvales
Familio: Malvacoj Malvaceae
Bombakacoj Bombacaceae
Genro: Durio

Estas aktuale 30 identigitaj specioj

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Durio (latine Durio) estas frukto kiun produktas tropika arbo klasifikita en la familio malvacojbombakacoj depende de la fonto. Ĝis nun, oni malkovris 30 speciojn kies naskiĝareo situas en Sud-Orienta Azio, sed nur 9 el ili estas fruktodonaj. Durio zibethinus estas la ununura specio disponebla en la internacia merkato. Temas pri manĝebla ovoforma fruktego kies cirklo povas mezuri ĝis 40cm. Ĝi ĝenerale kreskas alte sur la portanta arbo kaj falas fortege grunden ekde kiam ĝi estas matura pro sia granda pezo (ĝis 5 kg). La durio enhavas tre fajnan guston kiu similus al kruda kamemberto kun nuancoj de ananaso kaj ajlo, kaj laŭ kelkaj ĝi ankaŭ elvokas buteron. La frukto ankaŭ ellasas tre fortan odoron kiu estas ĉu repele naŭza ĉu nekredeble alloga laŭ la opinioj. Ĝi estas ofte konsiderita la Reĝo de la Frukto de multaj personoj kaj interalie aparte ŝatita de la instinktomanĝantoj.

La nomo venas el la Indonezia lingvo (Durian) kaj signifas "Dornhava".

Malfermita duriofrukto
Por durio-malpermesata areo en Singapuro