Spondias mombin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
flava mombino
Spondias mombin MS4005.JPG
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Sapindales
Familio: Anakardiacoj Anacardiaceae
Genro: Sponidias
Specio: mango
Spondias mombin
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Spondias mombin, flava mombino, aŭ kaĵao ( sinonimo: Spondias lutea) estas plantoel la familio de la Anakardiacoj (Anacardiaceae). Ĝi estas 20-30 m alta, monoika arbo, kiu perdis en la sekaj sezonoj siajn foliojn. La trunko estas ĝis 60-75 cm dika kaj havas profundajn sulkojn.

folioj
trunko
Fruktoj

La folitigoj estas ruĝece haraj. La folioj estas kunmetitaj, kontraŭsidaj kaj 20-50 cm longaj. La 5 ĝis 19 folietoj estas ov-formaj kaj 5-15 cm longaj. La 5-6 mm grandaj, flavece blankaj, masklaj, inaj aŭ duseksaj florooj staras en 15-35 cm longaj grapolaroj..

La fruktoj kreskas en pendantaj, ĝis 50 cm longaj grapoloj. La fruktaj estas orflavaj, ovalaj, ĝis 4 × 3 cm grandaj drupoj. La ŝelo estas maldika, forta, glata kaj brila. La fruktkarno estas en matura stato tre suka, vitrece oranĝkolora, ĝis 5 mm dika kaj havas agrablan dolĉacidan guston, kiu similas al prunoj. La sola ŝtono estas ovforma, kremblanka, ligna kaj ĝis 2,5 × 1,7 cm granda.

La fruktoj estas manĝeblaj freŝe aŭ kunsukero kuirita. Eblas fari el ili ĵeleon aŭ marmeladon. La kernoj en la ŝtonoj ankaŭ estas manĝeblaj. De la suko oni povas fari fruktsukon aŭ aliajn trinkaĵojn. En Meksiko nematuraj fruktoj oni faras konservaĵon kun salo kaj kapsiko . En Venezuelo kaj Gvatemalo oni faras malfortan alkoholan trinkaĵon, kies gusto similas al tiu de cidro. En Brazilo estas farata fruktvinon ('Vinho de Taperiba'). La junaj folioj estas manĝeblaj kiel legomoj. Medicina uza de folitisano oni uzas por kuraci inflamojn, ventdoloron kaj lakson. La relative malpeza ligno taŭgas kiel konstruligno kaj por fari alumetojn.

La origina disvastigejon de la flava mombrino estas Karibio kaj la malaltaj regionoj de Meksiko ĝis Peruo, Brazil, Venezuelo, Gujano, Surinamo kaj franca Gujano. La planto estas kultivata ĝis alteco de 1000 m en la tropikoj de la Nova mondo, en Afriko kaj en sudorienta Azio (inter alie en Hindio, Indonezio kaj Malajzio)

La frukto nomiĝas en Brazilo „cajá“ kaj en Surinamo "mopé".

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Tropische Früchte, 1998, Bernd Nowak & Bettina Schulz, BLV, ISBN 3405151686
  • Farbatlas Exotische Früchte: Obst und Gemüse der Tropen und Subtropen, 2000, Rolf Blancke, Verlag Eugen Ulmer, ISBN 3-8001-3520-5
  • Fruits of the Guianan flora, 1985, Marc G.M. van Roosmalen, Utrecht : Institute of Systematic Botany, Utrecht University; Wageningen : Silvicultural Department of Wageningen Agricultural University ISBN 90-9000987-6 & ISBN 90-9000988-4
  • Morton, J. 1987. Yellow Mombin. p. 245–248. In: Fruits of warm climates. Julia F. Morton, Miami, FL.
  • Arkcoll, D. 1990. New crops from Brazil. p. 367-371. In: J. Janick and J.E. Simon (eds.), Advances in new crops. Timber Press, Portland, OR.
  • Fruits from America: An ethnobotanical inventory, Geo Coppens d'Eeckenbrugge and Dimary Libreros Ferla: Spondias mombin
  • Medicinale en rituele planten van Suriname, Tine van Andel, Sofie Ruysschaert, KIT Publishers (2011), ISBN 978-94-6022-139-2
  • Taxon: Spondias mombin L.; in: USDA, ARS, National Genetic Resources Program; Germplasm Resources Information Network - (GRIN) [Online Database]; National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Maryland; [2 March 2012]

Referencoj[redakti | redakti fonton]