Diospyros nigra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
nigra saboto
Diospyros nigra Blanco2.372-cropped.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Ericales
Familio: Ebenacoj Ebenaceae
Genro: Diospyros
Specio: D. nigra
Diospyros nigra
(J.F.Gmel.) Perrier
Sinonimoj

Diospyros digyna

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Diospyros nigra, nigra persimononigra saboto, estas specio de persimono kiu indiĝenas de orienta Meksiko kaj Mezameriko ĝis Kolombio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La arbo povas kreski ĝis 25 m kaj estas ĉiamverda. Ĝi toleras nur malfortan froston. La folioj estas eliptaj-oblongaj, konusformaj je ambaŭ finoj kaj 10 cm longaj. Kelkaj arboj nur portas virajn florojn.. Aliaj havas kaj viraj kaj inaj floroj. [1][2] De la semo ĝis la unua fruktigado daŭras 3–4. La arboj portas multajn fruktojn

Frukto[redakti | redakti fonton]

kompleta kaj tranĉita maturaj fruktoj

Fruktoj de nigraj sabotoj similas al tomatoj kaj havas diametron de 5 ĝi 10 cm. La fruktŝelo ne estas manĝebla kaj ŝanĝas la koloron de oliva al malhele flava-verda, se ĝi estas matura. La pulpo estas blanka kaj en nematura stato ne manĝebla. La fruktkarno de maturaj fruktoj odoras kaj aspektas kiel ĉokolada pudingo. La fruktoj enhavas ĝis 12 semojn.[2] La konsistenco similas al tiu de papajo. [3]

Nematuraj fruktoj estas astringaj, kaŭterizaj, amaraj kaj iritaj.[1]

Multigado[redakti | redakti fonton]

Multigado okazas per semoj, kiuj restas ĝermkapablaj por kelkaj monatoj. La ĝermtempo estas ĉirkaŭ 30 tagoj.[1] Kelkaj arboj estas sensemaj. Tiuj estas multigeblaj per markotadoburĝongreftado.

Kultivado[redakti | redakti fonton]

Nigraj sapotoj troviĝas en alteco sub 600 m, sed ne estas postulema pri grundo. Ili toleras malfortan froston kaj inundon, sed ne toleras sekecon.[1] [2]

Kultivaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ili varias en arboalteco, grandeco, fruktkoloro, semoj aŭ sensemaj, pulpkoloro, gusto, tempo de matureco. Ekzistas selektadoj en Filipinoj, Aŭstralio, kaj Florido.[4]

Sensemaj kultivaĵoj ekzistas, ekzemple 'Cuevas'.[5]

Aŭstraliaj kultivaĵoj[redakti | redakti fonton]

'Bernicker' (aŭ 'Bernecker') liveras bonkvalitajn preskaŭ globajn, mezgrandajn ĝis grandajn fruktojn kun malmultaj semoj.[2][4][6][7]

'Mossman' havas tre grandajn rondajn fruktojn kun mezkvalita gusto kaj multe da fruktkarno kaj malmultaj semoj. La kulturvario produktas ĝis po 450 kg por unu arbo.[6][7]

'Maher' havas tre grandan, iom platan frukton de tre alta kvalito kun nur malmultaj semoj.[2][4][6][7]

'Ricks Late' venas el Novsuda Kimrio en Aŭstralio kaj produktas pezajn kaj malfruajn fruktojn de bonega kvalito.[6][7]

'Superb' estas selektaĵo el Norda Kvinslando, Aŭstralio kiu produktas grandan kvanton de bonegaj fruktoj. La malgrandaj fruktoj povas esti ensemaj.[6][7]

'Cocktail' havas bongustajn fruktojn.[6]

Floridaj kulturvarioj[redakti | redakti fonton]

'Mérida' (aŭ 'Reineke' aŭ 'Reinecke') havas la nomon de la semorigino. Ĝi produktas 70 kg kaj pli da tre dolĉaj, malgranda ĝi mazgrandaj fruktoj de tre alta kvalito kun 5 – 10semoj po frukto. Ĝi maturiĝas je 6–8 semajnoj pli frue ol la aliaj kultivaĵoj.[4][6][8]

Filipinaj kulturvarioj[redakti | redakti fonton]

'Manilla' kaj 'Valesca' havas nur malmultajn semojn.[4]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 . Black Sapote. Fruits of warm climates (1987). Alirita 6 March 2013.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Diospyros digyna in the AgroForestryTree Database
  3. BONING, Charles R.. (2006) Florida's Best Fruiting Plants: Native and Exotic Trees, Shrubs, and Vines. Sarasota, Florida: Pineapple Press, Inc..
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 Janick, Jules; Paull, Robert (2008), "Diospyros digyna black sapote", The Encyclopedia of Fruit & Nuts, p. 324, ISBN 0-85199-638-8, http://books.google.com/books?id=cjHCoMQNkcgC&lpg=PA326&pg=PA324 
  5. http://www.bananajoekauai.com/sekiya.html
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 6,5 6,6 Black Sapote Growing in the Florida Home Landscape, Univ. Florida Institute of Food and Agricultural Sciences (IFAS), 2005, http://edis.ifas.ufl.edu/hs305, retrieved 2013-03-03 
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 Daley's Fruit: Black Sapote, 2013, http://www.daleysfruit.com.au/fruit%20pages/blksapote.htm, retrieved 2013-03-03 
  8. Campbell, Carl; Popenoe, John; Malo, Simon (1988), "'Merida', AN EARLY-MATURING BLACK SAPOTE CULTIVAR", Proc. Fla. State. Hort. Soc. 101: 245–246, http://www.fshs.org/Proceedings/Password%20Protected/1988%20Vol.%20101/245-246%20(CAMPBELL).pdf, retrieved 2013-03-03 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]