Muzacoj
Muzacoj | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
muzo Musa L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La muzacoj[2], aŭ bananacoj[mankas fonto] (latine Musaceae) estas planta familio el unukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo zingibraloj (Zingiberales). Ĝi enhavas 2 aŭ 3 genrojn laŭ la aŭtoroj kaj ĉirkaŭ 80 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas muzo, ankaŭ nomata bananujo[2].
La origina hejmregiono estas la Malnova Mondo. Hodiaŭ ekzistas bananoj ĉie en senfrostaj regionoj de la mondo. Ekzistas aro da specioj kaj hibridoj, kies kulturvarioj estas uzataj. Famega estas la banano kiel tropika frukto.En tropikaj labdoj la bananaj fruktoj ludas gravan rolon kiel legomo kaj amelriĉan almanĝaĵon. Krome oni gajnas el Musa- kaj Ensete-specioj fibrojn. Oni manĝas kuiritajn plantpartojn de Ensete ventricosum. Kelkaj specioj estas uzataj kiel s ornamplantoj.[4][5]
Priskribo kaj ekologio
[redakti | redakti fonton]Habito kaj folioj
[redakti | redakti fonton]La specioj de Muzacoj estas tropikaj aŭ subtropikaj plantoj, kiuj origine devenas de Okcidentafriko trans Hindio ĝis Pacifiko. La devenocentro estas Sudorientazio. Ili kreskas plej ofte en la tropikaj ebenaj regionoj. En Ĉinio ekzistas ĉiuj tri genroj kun14 specioj.
Estas tre granda plurjaraj herbaj plantoj; kelkaj specioj estas monokarpaj, do multjaraj hapaksantaj plantoj. La planto ormas simpodialaj nodoj aŭ rizomoj. La planto havas laktosuko en siaj supergrundaj partoj. Ĉiuj plantpartoj estas senharaj. Minimume la folibazo estas sukulenta, do karneca. Ne ekzistas sekundara dikkresko. la ofte dikaj pseŭdotigo estiĝas alimaniere ol arboj, la bazo de la folioj, t.e.la foliingoj formas la pseŭdotigon.
La alternestarantaj kaj ŝraŭbaj folioj estas ĉe Musa dividita en tubforma foliingo kun mallonga folitigo kaj foliplato, ĉe Ensete mankas folitigon. Ili estas plumnervura kaj la flanknervuroj deflankiĝas de la meza ripo pli aŭ malpli ortangule. En tiu punkto la Muzacoj tre malsimilas al la aliaj unukotiledonaj plantoj, kiuj ĝenerale estas paralelnervuraj. La folirando estas glata. La simpla folioplato disŝiras ofte laŭlonge de la flankaj nervuroj, tial la folioj ofte aspektas kiel pinataj. La stomoj havas kvar flankaj ĉeloj.
infloeskoj kaj floroj
[redakti | redakti fonton]La plej multaj infloreskoj estas finestarantaj, malofte flankstarantaj. Ili estas pendantaj aŭ starantaj disbrancitaj infloreskegoj kiuj konsistas plej ofte el el pluraj unuakselaj cumoj . La unuopaj cumoj enhavas multajn florojn, el kiuj evoluiĝas la tiel nomataj „bananaj manoj“, do grupo de fruktoj , kiuj ankaŭ troviĝas en la vendejoj.La floroj estas spirale sidantaj kaj havas subtenfolioj, sed ne kovrilfolioj.
La unusimetriaj floroj estas triombraj kaj malofte duseksaj kaj ofte unuseksaj. la plantoj estas monoikaj. De la 2 × 3 involukroj 5 estas inter si kunkreskintaj kaj unu estas libera, tial la involukro estas pli aŭ malpli duobla. La 5 aŭ 6 stamenoj estas liberaj inter si kaj ne kunkreskintaj kun la involukraj folioj. Kelkfoje ekzistas staminodio. Tri karpeloj estas kunkreskintaj al hipogina, trikamera ovario. Ĉiu el la tri kameroj enhavas 10 ĝis 100 ovolojn. La pistilo estas simpla.[6] La floro havas nektariojn, ĉe kelkaj specioj kun abunda sekretado de nektaro (precipe ĉe specioj, kiuj estas polenigataj de birdoj). La polenigado ĉiam okazas per bestoj: insektoj (entomofilio), birdoj (Ornitofilio, nektarbirdoj (Nectariniidae) en sudorienta Azio, kolibroj (Trochilidae) en la Neotropiso), vespertoj (kiropterofilio) aŭ tupajuloj (Scandentia).
Fruktoj, semoj kaj multigado
[redakti | redakti fonton]La fruktoj estas longaj, karnecaj beroj, kiuj estas oblongaj aŭ cilindoformaj kaj estas flavaj ĝis ruĝaj en matura stato. Post fekundigado enestas 20 ĝis 100 semoj, kiu havas diametron de 5 ĝis 15mm . la fruktoj enhavas amelon. La fruktŝelo estas relative dika..[6]
De kelkaj specioj, precipe de la hibridoj la fruktoj estas grava nutraĵo. La plej multaj kulturformoj ne estas fekundaj, ili do ne havas semojn. La multobligado okazas plej ofte vegetative.
Kromosomoj kaj enhavosubstancoj
[redakti | redakti fonton]La kromosomonombro estas x = 9 ĝis 11, 16, 17. La fruktoj enhavas ĉiam proantocianidinojn: cianidino kaj delfinidino. ili enhavas rafidiojn (kalcioksalato-kristaloj).
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La tipa genro estas muzo L. kaj la genronomo muzo (Musa) honoras Antonius Musa, la persona kuracisto de la romia imperiestro Augustus. Ekde la starigo de la familio Muzacoj (Musaceae) en 1789 fare de Antoine Laurent de Jussieu en Genera Plantarum, p. 61, ĝi restas relative nekonata. Pli frue oni engrupigis ankaŭ pliajn genrojn en la Muzacoj, kiuj hodiaŭ apartenas al la Heliconiacoj (Heliconiaceae), Strelitziacoj (Strelitziaceae) kaj Loviacoj Lowiaceae . Tiuj kvar familioj estas inter si pli parencaj ol la aliaj familioj el la ordo de la Zingiberaloj.
Laŭ Rafaël Govaerts (2004), estas tri genroj kun entute ĉ. 35 ĝis 42 specioj:[7]
- Musa L. (sin.: Karkandela Raf.): Ĝi havas 4 sekcioj k kun antaŭe 30[8] ekde 2011 ĝis 65 specioj. Ili estas disvastigitaj de la tropika ĝis subtropika Azio kaj en la okcidentaj pacifikaj insuloj kaj Tanzanio.[7]
- Ensete Horan.: La 6 ĝis 10 specioj estas disvastigitaj de la tropika suda Afriko ĝis la tropikaj kaj subtropikaj regionoj de Azio.[7]
- Musella C.Y.Wu ex H.W.Li: kun nur unu specio:[7]
- Musella lasiocarpa (Franchet) C.Y.Wu ex H.W.Li (sin.: Musella splendida R.V.Valmayor & L.D.Danh): Ĝi kreskas sovaĝe en la suda Guizhou, meza kaj okcidenta Junano ĝis alteco inter 1500 kaj 2500 m super marnivelo, en Birmo kaj la norda Vjetnamio. Ĝi estas plantita ankaŭ en ĝardenoj.[6]
Laŭ WFO kaj TPL
[redakti | redakti fonton]Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (13 maj. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[9]:
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- La familio Musaceae ĉe APWebsite.
- Die Familie der Musaceae Arkivigite je 2007-04-05 per la retarkivo Wayback Machine bei DELTA von L.Watson und M.J.Dallwitz. Arkivigite je 2007-01-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Alan T. Whittemore: Musaceae. - textgleich online wie gedrucktes Werk, In: Flora of North America Editorial Committee (Hrsg.): Flora of North America North of Mexico. Volume 22: Magnoliophyta: Alismatidae, Arecidae, Commelinidae (in part), and Zingiberidae, Oxford University Press, New York und Oxford, 2000. ISBN 0-19-513729-9
- Delin Wu, W. John Kress: Musaceae., S. 314 - textgleich online wie gedrucktes Werk, In: Wu Zheng-yi, Peter H. Raven (Hrsg.): Flora of China. Volume 24: Flagellariaceae through Marantaceae, Science Press und Missouri Botanical Garden Press, Beijing und St. Louis, 2000. ISBN 0-915279-83-5
- Michael G. Simpson: Musaceae, in Plant Systematics, Elsevier Inc., 2005, S. 195. ISBN 0-12-644460-9
- David Constantine, Gerda Rossel: Musaceae: [1][rompita ligilo]
- Die Familie der Musaceae Arkivigite je 2009-07-04 per la retarkivo Wayback Machine beim National Museum of Natural History (NMNH) der Smithsonian Institution.
- Jon L.R. Every, Amélia Baracat: Neotropical Musaceae. Arkivigite je 2015-07-24 per la retarkivo Wayback Machine bei Neotropical Flowering Plants - Neotropikey. Arkivigite je 2020-08-13 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 Musaceae ĉe World Flora Online
- ↑ 2,0 2,1 2,2 muzo en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ 3,0 3,1 Musaceae ĉe The Plant List
- ↑ Die Familie der Musaceae Arkivigite je 2009-07-04 per la retarkivo Wayback Machine beim National Museum of Natural History (NMNH) der Smithsonian Institution.
- ↑ Ŝablono:PFAF
- ↑ 6,0 6,1 6,2 Delin Wu, W. John Kress: Musaceae., S. 314 - textgleich online wie gedrucktes Werk, In: Wu Zheng-yi, Peter H. Raven (Hrsg.): Flora of China. Volume 24: Flagellariaceae through Marantaceae, Science Press und Missouri Botanical Garden Press, Beijing und St. Louis, 2000. ISBN 0-915279-83-5
- ↑ 7,0 7,1 7,2 7,3 Rafaël Govaerts (Hrsg.): Musaceae - Datenblatt bei World Checklist of Selected Plant Families des Board of Trustees of the Royal Botanic Gardens, Kew. Zuletzt eingesehen am 12. November 2014
- ↑ Jeff Daniells, Christophe Jenny, Deborah Karamura and Kodjo Tomekpe: Musalogue: A catalogue of Musa germplasm. Diversity in the genus Musa.. E. Arnaud, S. Sharrock: International Network for the Improvement of Banana and Plantain, Montpellier, France 2001. ISBN 2-910810-42-9: Online. Arkivigite je 2008-05-13 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets
Citaĵa eraro <ref>
etikedo kun la nomo "ConstantineRossel" difinita en <references>
ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2