Herbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Herbaj plantoj)

Herbo estas ĝenerale moltiga planto, kiu ne formas lignecajn, vintrorezistajn ŝosojn (male kiel arboj, arbedoj, arbustoj). Ĝi estas ofte mola, sukoplena kaj ties superteraj partoj ĉiujare forvelkas.

En terkultivado herbo oni ofte nomas nur la utilajn herbojn; la malutilajn herbojn en la terkultivado oni nomas herbaĉo, trudherbo aŭ fiherbo. Tiujn trudherbojn oni povas ekstermi per kemiaj herbicidoj aŭ per fizikaj metodoj kiel per sarkado, hojado.

En agrikulturo herboj uzatas ĉefe kiel fojno por la vintra nutrado de bestoj, aŭ oni simple paŝtas sur la herbejo brutojn por rekte manĝigi la freŝajn herbojn.

esprimoj: herbovora (besto, manĝanta herbojn), herboriĉa, herbero (unu herbo)

En Fundamento de Esperanto estas skribite, radiko herb signifas[1]:

  • france: herbe
  • angle: grass
  • germane: Gras
  • ruse: трава
  • pole: trawa

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Proverbj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri herbo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[2]:

  • Citaĵo
     Kapo kun herbo, sen guto da cerbo. 
  • Citaĵo
     Malbona herbo froston ne timas. 
  • Citaĵo
     Vojon batitan herbo ne kovras. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fundamento de Esperanto
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-31.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]