Solanum aethiopicum
Solanum aethiopicum Etiopia solano | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Solanum aethiopicum
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La Etiopia solano (Solanum aethiopicum) estas plantospecio en la genro Solano (Solanum) en la familio de la Solanacoj (Solanaceae). Ĝiaj kultivaroj estas kultivataj kiel fruktlegomo.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Vegetativaj aspektoj
[redakti | redakti fonton]La Etiopia solano estas unujara, herba planto, kiu kreskas ĝis 70 cm. Ĝi havas stelformajn triĥomojn. La tigo havas 2 ĝis 5 mm longajn pikilojn.
La plej altaj folioj staras ofte en neegalaj paroj. La folitigeto havas longecon de 2 ĝis 7 cm. La foliplato estas ovoforma ĝis oblong-ovforma kaj longas 10 ĝis 20 cm, kaj larĝas de 6 ĝis 14 cm. La foliplato estas neregule onda, la fino de la folio estas pinta aŭ nepinta.
Floraro kaj floroj
[redakti | redakti fonton]La floroj staras en grapoloj po kelkaj. La flortigeto longas 5 ĝis 12 cm, kaj havas 0,2 ĝis 2 mm longajn pikilojn.
La floroj estas kvinnombraj. Ekzistas ankaŭ kultivataj formoj, kiuj estas ses- aŭ naŭ-nombraj. La kaliko estas sonorilforma, 5 ĝis 7 mm longa kaj 3 ĝis 4 mm larĝa. La petaloj estas blankaj aŭ malforte violkoloraj.
La stamenoj konsistas el 0,5 ĝis 1 mm longaj filamentoj. La ovario havas kvar ĝis ok kamerojn kaj 5,7 ĝis 7,5 mm longan pistilon.
Fruktoj kaj semoj
[redakti | redakti fonton]La fruktoj estas oranĝaj ĝis ruĝaj beroj kun diametro de 1,5 ĝis 3 cm, malofte ili estas ĝis 5 cm. Ili havas interne renformajn semojn kun diametro de 2 ĝis 3,5 mm.
Kromosmnombro
[redakti | redakti fonton]La kromosomnombro estas 2n = 24.[1]
Uzado
[redakti | redakti fonton]La maturaj etiopiaj solanoj povas esti manĝataj krudaj aŭ kuiritaj. Ili ankaŭ estas kuracaĵoj, kaj uzataj kontraŭ kolikoj kaj furzoj. Ankaŭ eblas manĝi la foliojn. sed kutime ili estas kuirataj. Studoj montris, ke la folioj havas iomete kontraŭspasman efikon.[2]
Kultivaroj
[redakti | redakti fonton]- 'Small Ruffled Red'
- 'Sweet Red'
- 'Turkish Orange'
- 'Rouge de Turquie' kun oranĝkoloraj fruktoj, kiuj jam povas esti manĝataj nematuraj, La fruktoj de ĉi-tiu kultivaro havas fortan guston.
- Ĵiloo
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Solanum aethiopicum ĉe Tropicos.org. En: IPCN Chromosome Reports. Missouri Botanical Garden, St. Louis
- ↑ Z. O. Gbile und S. K. Adesina: Nigerian Solanum Species of Economic Importance. En: Annals of the Missouri Botanical Garden, volumo 75, 1988. paĝoj 862–865.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Zhang Zhi-yun, Lu An-ming und William G. D'Arcy: Solanum aethiopicum. In: Flora of China, Band 17. p. 322. 1994.