Citrus latifolia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
limedo
Limette.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Magnoliopsida
Ordo: Sapindales
Familio: Rutacoj (Rutaceae )
Genro: citruso (Citrus )
Specio: Citrus × latifolia
Citrus × latifolia
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Citrus × latifolia, limedoordinara limedo,ofte ankaŭ persa limedotahitia limedo estas citronsimila planto el la genro citruso (Citrus).

Deveno[redakti | redakti fonton]

Limedoj kreskas ĉefe en la subtropikajtropikaj regionoj de la mondo, kie la fruktoj estas uzataj kiel citrono. En la mezepoko la fruktoj venis kun la krucistaj ekspedicioj al Italio kaj de tie al Francio kaj Hispanio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La ĉiamverda arbeca arbedokreskas ĝis 5 - 6 metrojn. Ĝi havasĉe la branĉoj 1 cm longaj dornoj. La folioj estas malhelverdaj. La folilimbo grandas 6–7 × 10–13 cm (latifolius = larĝfolia). La folirando estas iomete segildenta. La floroj estas blankaj , kvar- ĝis kvinfoliaj, ĉ. 3 cm grandaj kaj staras plurope en la foliakseloj.

La arbedo taŭgas ankaŭ kiel tinplanto, produktante ĉiujare multajn aromajn fruktojn. La fruktoj evoluiĝas partenogeneze. La tempo por maturiĝo (marto ĝis decemmbro) estas multe malpli longe ol ĉe citrono.

La frukto havas verdan ŝelon, kiu fariĝas maturege palflava. Ĝi estas 5 cm granda kaj havas acidan karnon, kiu estas dividita en 9 ĝis 11 segmentoj. Male al la aliaj citrusfruktoj limedo ne estas senŝeligebla. La karno estas palverda. La bero estas preskaŭ sensema, ĉar ĝi estas sterila pro la tetraploida kromozomaro.

Utiligado[redakti | redakti fonton]

Kiel la vera limedo ĝi estas uzata por fari sukon kaj volatilajn oleojn. Konataj trinkaĵoj surbaze de limedo estas Caipirinha, Daiquiri kaj Mojito.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Walter T. Swingle, Philip C. Reece (1967): The Botany of Citrus and Its Wild Relatives. In: W. Reuther, H. J. Webber, L. D. Batchelor (Hrsg.): The Citrus Industry. Bd. 1. University of California. [1]
  • Bernhard Voß (1997): Citruspflanzen von Tropisch bis Winterhart. Humbach & Nemazal, ISBN 3-9805521-3-6
  • Bernhard Voß (2005): Zitruspflanzen. Franckh-Kosmos Verlags-GmbH, ISBN 3-440-10174-6
  • Hans-Peter Maier (2006): Zitruspflanzen. Gräfe und Unzer Verlag, ISBN 3-7742-8839-9

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]