Bakaŭreo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Baccaurea)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bakaŭreo
Baccaurea motleyana
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: rozedoj Rosidae

fabedoj Fabidae

Ordo: malpigialoj Malpighiales
Familio: filantacoj Phyllanthaceae
Genro: bakaŭreo Baccaurea
Lour.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La bakaŭreo[1] (latine Baccaurea) estas plantogenro ene de la familio filantacoj Phyllanthaceae. La ĉ. 51 Baccaurea-specioj estas disvastigitaj de la tropika Azio ĝis Ĉinujo kaj ĝis la sudokcidenta Pacifiko. La fruktoj de ĉiuj specioj povas esti manĝataj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

ilustraĵo de Baccaurea motleyana
floraroj de la trunkfloraj floraroj Baccaurea courtallensis

Vegetalaj karakteroj[redakti | redakti fonton]

Baccaurea-specioj kreskas kiel arbustojarboj. La indumento konsistas el simplaj haroj.

La folioj havas tigon klaj foliplaton. La simplaj foliplatoj havas glatan aŭ noĉitan randon. La stipuloj defalas frue.

Generaj karakteroj[redakti | redakti fonton]

Baccaurea-specioj estas diokaj. Multaj specioj estas trunkfloraj. La aliaj havas multflorajn spikojn kaj grapolojn kiel floraroj. Ĉe la unuseksaj floroj mankas la petaloj. Ĉe la masklaj floroj ekzistas kvar ĝis ok sepaloj tegole aranĝitaj (imbrikataj). La fruktoj estas beroj. La semoj estas ĉirkaŭitaj de manĝebla arilo. La endospermo estas karneca kaj dika.

Sistematiko kaj disvastigo[redakti | redakti fonton]

La genro Baccaurea estis starigita 1790 fare de João de Loureiro en Flora Cochinchinensis, paĝo 641, 661. Etimologie la genra nomo konsistas el la latinaj vortoj baca, bacca por bero kaj aureus por flavora kaj celas la dolĉajn berojn. Sinonimoj por Baccaurea LOUR. estas: Adenocrepis BLUME, Calyptroon MIQ., Coccomelia REINW., Everettiodendron MERR., Gatnaia GAGNEP., Hedycarpus JACK}}, Microsepala MIQ., Pierardia ROXB.. La genro Baccaurea apartenas al la tribo Scepeae HORAN. en la subfamilioj Antidesmatoideae HURUSAWA ene de la familio Filantacoj.[2]

fruktaroj de Baccaurea motleyana sur foiro
malfermita frukto de Baccaurea motleyana
Menteng aŭ kepundung (Baccaurea racemosa)
Baccaurea ramiflora aŭ Birma vinbero
trunkflorado de Baccaurea sapida

La Baccaurea-specioj estas disvastigitaj de la tropika Azio ĝis suda Ĉinujo kaj trans Malajzio ĝis la sudokcidentaj insuloj en la Pacifiko.

Ekzistas ĉ. 51 Baccaurea-specioj:

Uzado[redakti | redakti fonton]

La fruktoj de ĉiuj specioj povas esti manĝataj. Ĉe ĉiuj specioj la arilo kaj ĉe kelkaj specioj ankaŭ la perikarpo estas manĝataj. La fruktoj gustas acide ĝis dolĉe.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets
  2. Bakaŭreo en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando.Ŝablono:GRIN/zorgado/neniu numero donita

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • R. M. A. P. Haegens: Taxonomy, phylogeny and biogeography of Baccaurea, Distichirhops, and Nothobaccaurea (Euphorbiaceae). In: Blu, Supplent 12, 2000, S. 1–218.