Sapotacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Sapotacoj
Pouteria sapota
Pouteria sapota
Biologia klasado
Regno: Plantoj ‘‘Plantae’’
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj plantoj Magnoliopsida
Ordo: Erikaloj Ericales
Familio: Sapotaceae
Ĝenroj

Vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Sapotacoj (Sapotaceae) estas la plej granda planta familio de ebenaloj (Ebenales), entenante pli ol 800 speciojn. Ili havas laktosukon kaŭĉuksimilan. Ili kreskas preskaŭ senescepte (Argania spinosa en Sudokcidenta Maroko formas duonarbarojn; Bulamio (Bulamia) en Ameriko) en la tropika aŭ subtropika zono. Ili havas ledecajn, grandajn foliojn, supre starantan ovarion, kiu estas ĉiam plurĉambra (el 4-12 fruktofolio) kaj entenanta unu pregrajnon je ĉambro. La specioj de la familio havas valorajn lignojn kaj fruktojn.

Oni ne povas klare disigi la speciojn al genroj pro la diversa evolua tendenco en la familio.

Sapoto estas nomo de multaj diversaj tropikaj fruktoplantoj.

Gutaperko estas rezina gumo, speca izomero de kaŭĉuko, uzata precipe por tegi elektrajn kablojn (C2H8)n. Ĝi malmoliĝas en malpli alta temperaturo ol kaŭĉuko kaj ĝi ne estas elasteca, sed ĝi iĝas formebla en varmega akvo. Oni uzas ankaŭ en la dentoteknologio. Gutaperkon donas la arboj gutaperka arbo (Palaquim gutta) kaj Payena leerii en Sud-Ost-Azio. Nuntempe oni prenas la sukon nur el la folio kaj la arbojn kultivas en plantaĝoj.

  • Manilkara bidentata (balato) la gutaperkosimila materilao de tiu ĉi arbo uzatas por pneŭmoj, transporta bendo. Kreskas en okcidenta Hindio.
  • Achras zapota: la arbo havas 5-10 cm grandajn rustebrunajn, ovalajn aŭ ovoformajn, dolĉajn fruktojn. La solidiĝinta laktosuko de la arbo (chichle) estis la bazmaterialo de la maĉgumo. (Kreskas en Mez-Ameriko, Gvatemalo). La arba ligno entenas saponinojn, tiel ĝin ne voras eĉ la termikoj.
  • Pouteria specioj havas prunosimilajn fruktojn, manĝanatajn kiel deserton.
  • Butyrospermum parkii (Buterarbo aŭ 'Karité) : ĝi defaligas la foliojn en la seka sezono. Ĝi havas fruktojn kaŝtansimilajn (3-4 cm), kiuj enhavas (senŝeligite) 60-70 % grasoentenon. Ĝi estas buterosimila grasaĵo, uzata ĉefe por nutrado (malofte por lumigo) en Afriko, kaj en Eŭropo por kosmetikaĵoj. Kreskas en Afriko.
  • Diploknema butyraca havas similan rolon en Hindio kiel Butyrospermum parkii en Afriko. El ĝi oni prenas la fulva-buteron.
  • Madhuca longifolia (ankaŭ konata kiel Bassia latifolia aŭ kiel Madhuca indica) havas grasajn fruktojn kaj sukerriĉajn florojn, kiuj uzatas por alkoholaĵoj aŭ por nutrado.
  • Synsepalum dulcificum (mirbera arbo?) kreskas en okcidenta Afriko. Ĝi dolĉigas la acidan vinon, nutraĵon per glikoproteino (mirakulino).


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio