Ĉiklo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉiklo estas politerpena gumo, farita el latekso de sapoto, nome Manilkara zapota, pli knedebla ol kaŭĉuko kaj pli elasta ol gutaperko.[1] La specio estas indiĝena el Centra kaj Suda Ameriko. Ĝin oni uzas por fari maĉgumon. La rikoltado de tiu gumo estas komparebla al tiu de la latekso de la arbo de kauĉuko pere de fendo kaj siteleto. La koncernaj laboristoj nomiĝas en la surloka hispana chicleros [ĉiKLEros], nome ĉiklistoj. Post la rikolto la ĉiklo estas bolita ĝis ĝi atingas la celitan likvecon. Alia specio, Mimusops globosa, estas pli kaj pli uzata.

La ĉiklo estis bone konata kaj uzata de la aztekoj kaj majaoj. Ĉe la aztekoj, nur la korteganoj rajtis maĉi ĝin.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. NPIV, [1] Alirita la 22an de Oktobro 2018.