Manilkara zapota

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Manilkara zapota
Sapodilla big.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj, Plantae
Divizio: Angiospermoj, Magnoliophyta
Ordo: Erikaloj, Ericales
Familio: Sapotacoj, Sapotaceae
Genro: Manilkaro, Manilkara
Specio: M. zapota
Manilkara zapota
(L.) P.ROYEN
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
ilustraĵo: floroj, simplaj folioj kaj frukto

Manilkaro (Manilkara zapota), ankaŭ nomata maĉgumarbosapoto,[1] estas plantospecio el la familio de la Sapotacoj (Sapotaceae). Tiu specio estas ekonomie grava, ĉar la laktosuko estas uzata por produkti naturgumon. La krudmaterialo nomiĝas ĉiklo. Ĝin oni uzas por fari maĉgumon. Ankaŭ la fruktoj de tiu arbo estas signifoplenaj. Ili estas ŝatataj fruktoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Vegetaj karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

La manilkaro estas malrapida, longe vivanta, ĉiamverda arbo, kiu kreskas 12 ĝis 18 m, malofte ĝi fariĝas ĝis 40 m alta kaj atingas la trunkan diametron de 2 ĝis 3,5 m. Ĝi havas multe da blanka laktosuko. La dekoraj, simplaj folioj staras alterne en grupoj ĉe la pintoj de la branĉoj. La folitigoj longas 0,8 ĝis 3 cm. La elipsa aŭ oblonge elipsa ĝis renverse ovforma foliplato longas 4 ĝis 15 cm kaj larĝas 1,5 ĝis 6 cm. Ambaŭ foliflankoj havas la saman koloron kaj estas poste senharaj.

La radikoj disetendiĝas tuj sub la grunda surfaco. Ĉ. 80 % de la radikoj troviĝas en la profundeco malpli ol 75 cm. Ĉ. 66 % de la akvo, kiun la planto enkorpiĝas, la planto prenas el tiu tavolo.

Floro[redakti | redakti fonton]

floroj kaj junaj fruktoj de la manilkaro

La floroj staras unuope en la foliakseloj ĉe 1,2 ĝis 2,5 cm longaj flortigoj. La malgrandaj floroj estas sonorilformaj. La ses en du vicoj starantaj sepaloj longas 6 ĝis 10 mm, kaj estas ovoformaj oblongaj kaj pelte haraj. La petaloj estas blankaj, 6 ĝis 11 mm longaj. Je la duono ĝi formas koronan tubon. La kalikopintoj estas longaj ĝia ovformaj, la rando estas glatranda aŭ nu je la pinto denta. La staminodioj estas simile al la petaloj. La stamenoj samlongas kiel la staminodioj. La ovario estas dense silke hara; la 4,5 ĝis 8 mm longa stiluso nur estas hara ĉe la bazo.

Fruktoj kaj semoj[redakti | redakti fonton]

semoj de la manilkaro

Nur malgranda parto de la floroj poste havos fruktojn. Sepende de la kultivaro, la klimato kaj de la grundo la fruktoj estos maturaj post kvar kaj dek monatoj. La fruktoj estas brunaj, farunecaj, elipsaj aŭ ovoformaj ĝis preskaŭ globformaj. Ili havas perimetron de 5 ĝis 10 cm. La fruktokarno estas mola, dolĉa kaj helbruna ĝisruĝe bruna. La frukto estas kelkfoje sen semoj, plej ofte ĝi havas tri ĝis dekdu semojn. La haraj brunaj kaj nigraj semoj havas blankan randon kaj longas 16 ĝis 24 mm.

Kromosommombro[redakti | redakti fonton]

La kromosomnombro estas 2n = 24+1-3.

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

La origina devenregiono estas la regiono de Meksiko ĝis Kostariko. La specio disvastiĝas hodiaŭ de Meksiko kaj suda Florido trans la okcidentaj Indioj ĝis la nordo de Sudameriko. Ĝi ankaŭ kreskas sur aliaj kontinentoj kun tropikaj regionoj.

La komerca kultivado okazas en Barato, Filipinoj, Srilanko, Malajzio, Meksiko, Venezuelo, Gvatemalo kaj en kelkaj aliaj mezamerikaj landoj.

Uzado[redakti | redakti fonton]

sapadilo-fruktoj survoje al la foiro.

La laktosuko enhavas ĉ. 20–40 % de gumecaj, ksilano-polimeroj. Ĝi estas uzata por fari maĉgumon. La substanco por fari maĉgumon nomiĝas ĉiklo. La fruktoj estas krude manĝataj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. NPIV, [1] Alirita la 22an de Oktobro 2018.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Will H. Backwell Jr.: Sapotaceae. In: Flora of Panama, Annals of Missouri Botanical Garden, Band 55, Nummer 2, 1968. Seiten 145–169.
  • Michael V. Mickelbart: Sapodilla: A Potential Crop For Subtropical Climates. In: J. Janick (Hrsg.): Progress in new crops, ASHS Press, Alexandria, USA, 1996. Seiten 439–446.
  • Julia F. Morton: Sapodilla, in: Fruits of warm climates. 1987, Seiten 393–398: Online.