Buterarbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Buterarbo
Buterarbaj fruktoj sur arbo en Sudano
Buterarbaj fruktoj sur arbo en Sudano
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Erikaloj Ericales
Familio: Sapotacoj Sapotaceae
Genro: Vitellaria
Vitellaria paradoxa
C.F.Gaertn. 1807
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Buterarbo (Vitellaria paradoxa sin. Buyrospermum parkii), konata ankaŭ per la nomo kariteo, estas specio de arbo, kiu povas alti ĝis pr. 15 metroj kaj kreskas en tropikaj regionoj de Afriko.

La nomo « karité » signifas "buterarbo" en lingvo "wolof" (Senegalio). Oni nomas ĝin ankaŭ "si yiri" (prononcu "shi yiri") en lingvo "bambara" uzata en diversaj landoj de tiu okcidenta regiono de Afriko (el tiu esprimo fontas ĝia nomo en la angla lingvo "shea tree").

La buterarbo defaligas la foliojn en la seka sezono. Ĝi havas fruktojn kaŝtansimilajn (3-4 cm), kiuj senŝeligite enhavas 60-70 % de buterosimila grasaĵo, uzata ĉefe por nutrado (malofte por lumigo), por ŝmiri la haŭton kaj harojn, kiel bazon por sapo. Ĝi kreskas en Afriko en savanoj, de Senegalio ĝis Sudano kaj sude de tiu zono en Ebura Bordo ĝis Benino.