Clausena lansium
Clausena lansium | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Celosia argentea var. cristata subvars.
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Clausena lansium (LOUR.) SKEELS | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Clausena lansium, ankaŭ nomata vampio, estas plantospecio en la familio de la Rutacoj (Rutaceae). La planto estas hejma en Vjetnamio kaj la ĉinaj provincoj Fuĝjano Guangdongo, Gŭangŝjio, suda Gŭiĝoŭo, Hajnano, Siĉuano kaj sudorienta Junano.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Clausena lansium estas forte odoranta, ĉiamverda arbo, kiu atingas kreskoalton de 12 ĝis maksimume 20 metroj. La molaj kaj malhelverdaj folioj estas nepare pinataj kun kvin ĝis dekunu folietoj. La folitigo longas 4 ĝis 8 mm. La folietoj estas ovformaj ĝis ov-eliptaj, 6 ĝis 14 cm longaj kaj 3 ĝis 6 cm larĝaj. La folivejno estas ofte kovrata de haroj.
En terminale starantaj, spika floraro aperas fine de marto. La florburĝonoj estas globformaj. La diametro de la floroj estas 3 ĝis 4 mm kaj havas duoblan periantoon.
La en la matura stato helflavaj beroj estas globaj, ovalaj ĝis larĝe ovformaj. La bero longas 1,5 ĝis 3 cm kaj havas diametron de 1 ĝis 2 cm. Ĉiu frukto havas unu ĝis kvin semojn, kiuj egalas al 40 ĝis 50 % de la frukta volumeno. La fruktoj estas maturaj de junio ĝis aŭgusto.
Sistematiko
[redakti | redakti fonton]La unuan priskribon faris 1790 João de Loureiro kiel Quinaria lansium kaj ĝi estis metita en 1909 de Homer Collar Skeels en la genron Clausena. Pliaj sinonimoj estas Clausena wampi (BLANCO) OLIVER, Cookia wampi BLANCO.
Uzado
[redakti | redakti fonton]Clausena lansium estas kultivata pro la fruktoj. La beroj estas ŝatataj en Ĉinujo, Vjetnamio, Filipinoj, Malajzio kaj Indonezio. Clausena lansium estas ankaŭ kultivata en Hindujo, Srilanko kaj Kvinslando kaj malgrandskale en Florido kaj Havajo.
Ili kreskas bone sub tropikaj kaj subtropikaj kondiĉoj, sed ne toleras malvarmon. La planto preferas fekundan leŭson aŭ lomon.[1]
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Prof. Dianxiang Zhang & Thomas G. Hartley: Clausena in der Flora of China, Volume 11, S. 84: Clausena lansium - Online.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ J. F. Morton: Wampee. In: Julia F. Morton: Fruits of warm climates. Miami (FL) 1987, ISBN 0-9610184-1-0, S. 197–198. online
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Wampee (Wampi)
- Wampee (Clausena Wampi)
- Rutaceae; in: Engler, Heinrich Gustav Adolf & Prantl, Karl Anton Eugen (Hrsg.); Die natürlichen Pflanzenfamilien ... III. Teil. 4. Abteilung..., 1890-1896. Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
- Titel: "Das Obst der Tropen"; Autor: Schrwald, Konrad; Thema: Tropische Früchte; Herausgeber: Berlin, W. Susserott; möglicher Copyright status: NOT_IN_COPYRIGHT; Sprache: English; Call number: nrlf_ucb:GLAD-50418910; Digitalisierungssponsor: MSN; Mitwirkende am Buch: University of California Libraries; Sammlung: americana; cdl
- Rautengewächse Arkivigite je 2006-10-02 per la retarkivo Wayback Machine