Cornus mas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Cornus mas
Illustration Cornus mas0.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dinocotyledones
Ordo: Kornusaloj Cornales
Familio: Kornusacoj Cornaceae
Genro: Cornus
Specio: 'C. mas
Cornus mas
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Cornus mas estas plantospecio kiu apartenas al genro Cornus. La flortempo de tiu arbusto estas en Mezeŭropo de marto ĝis aprilo ordinare jam antaŭ forsitio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

malfermiĝanta burĝono de la floraro.
la arbusto floranta.
frukthavaj branĉoj de Cornus mas.
polenero de Cornus mas (400x).
Cornus mas, semoj kaj sekaj fruktoj.

Cornus mas estas en Sudeŭropo kaj partoj de Mezeŭropo disvastigita arbustego aŭ arbo. La kreskoalto atingas en la aĝo de 25 jaroj pli ol 4 metrojn kaj en la aĝo de 50 jaroj ĝi atingas apenaŭ 8 metrojn. La trunkoj dikiĝas ĝis 15–20 cm. La komence flave bruna arboŝelo havas poste skvamecan ritidomon. La radiko enpenetras profunden en la grundon, sed ankaŭ formas je la surfaco densan radikaron. Plidensigita aŭ saligita grundo damaĝas la planton facile. La junaj branĉoj estas verde harenhavaj, poste ili estas senharaj. La folioj estas ovoformaj-elipsaj, pintaj, 4–10 cm longaj, la folisurfaco estas brila, ambaŭflanke hara kun 3 ĝis 5 paroj de folinervuroj. En aŭtuno la folioj fariĝas flavaj ĝis oranĝaj.[1] La floroj estas orflavaj kaj konsistas el kvar oraj brakteoj. Ĉiu floro havas kvar brakteojn, kiuj estas tipaj por kornusoj. Ili aperas de februaro ĝis aprilo el la malnova ligno. Ekzistas diversaj burĝontipoj. La globformaj burĝonoj estas la estontaj floraroj. El tiuj kreskas fruktoj, kiuj estas brile ruĝaj, longecaj kaj ĉirkaŭ 2 cm longaj, ili havas longecan drupon. Ili estas manĝeblaj kaj gustas acidete.

Pro la frua flortempo la planto estas grava abelnutra planto.

La ligno kun ruĝe blanka alburno kaj kun malhela kerno estas malmola kaj peza. Ĝi ne flosas en akvo, sed sinkas. Ĝi estas la plej peza ligno en Eŭropo.

Tre okulfrapa la arbusto estas en la frua printempo, kiam jam antaŭ la apero de la folioj la arbusto havas milojn da malgrandaj, orflavaj floroj. Tiam la planto odoras al mielo. En ĝardenoj la planto jam havis konkurencon de fremdlandaj frue florantaj arbustoj kiel forsitio, hamamelidoviburno.

La kromosomo-nombro estas 2n = 18, malofte 27.

Botanika engrupigo[redakti | redakti fonton]

Kornuso kaj donis la nomon al la ordo de la kornusaloj kaj al la familio de la Kornusacoj. La plej proksimaj parencoj estas el Azio, ekzemple Cornus officinalis kaj Cornus chinensis.

La fruktoj de kornuso ne estas firme parenca kun ĉerizo. Ili estas kiel ĉerizo drupo, sed ili apartenas al diversaj ordoj, la kornusaloj kaj la ĉerizo (botanike: prunuso) al la ordo de la rozaloj kaj tie en la familio de la Rozacoj kiel la plej multaj fruktarboj kaj fruktarbustoj.

En meza Eŭropo inter alie du ornusaj specioj estas disvastigitasj: Cornus mas kaj la ofta ruĝa kornuso (Cornus sanguinea). Ĝi nomiĝis dum antaŭaj jaroj ankaŭ Cornus femina (= „ina kornuso“), verŝajne ĉar ĝi havas pli molan lignon ol Cornus mas.

En kelkaj nordaj regionoj de Germanujo, ekzemple en Orienta Frislando, ekzistas Cornus suecica, la sveda kornuso. Ĝi estas malalta ŝtaŭdo.

Krome vico da kornusoj estas plantitaj en Mezeŭropo. La plej konataj estas Cornus florida kun pli ol 30 ĝardenaj formoj, Cornus kousa kaj Cornus nuttallii, ambaŭ kun pluraj breditaj formoj.

Kultivarioj[redakti | redakti fonton]

La plej konataj breditaj formoj de Cornus mas estas:

  • ‘Alba’: fruktoj preskaŭ blankaj.
  • ‘Aurea’: folioj flavaj, fruktoj ruĝaj kaj bela aŭtuna foliaro
  • ‘Elegantissima’: folioj parte flavaj folioj kaj rosea rando, parte komplete flavaj, fruktoj flavaj, bela aŭtuna foliaro
  • ‘Macrocarpa’: granda fruktoj, pirformaj. Ornamaj fruktoj.
  • ‘Nana’: nana kaj ronda kresko .
  • ‘Pyramidalis’: strikte vertikala kresko, branĉoj relative dense al la trunko, tre malofta.
    • de tiu la formo ‘Sphaerocarpa Cretzoiu’: globformaj fruktoj,
  • ‘Variegata’: folioj kun larĝa blanka rando, bela aŭtuna foliaro
  • ‘Violacea’: fruktoj violruĝaj

Pluraj el tiuj formoj kreskas ofte en parkoj kaj ĝardenoj.

En la Priskribanta kultivara listo de sovaĝaj fruktoj de la germana federacia kultivara oficejo, 1999, troviĝas jenaj kultivaroj de Cornus mas:

  • ‘Devin’: mezforta kresko kunekvilibrita rikoltkvanto. Frukto ĉ. 4,5 g, maturiĝo ekde meze de septembro.
  • ‘Titus’: forte kreskanta, alta rikolto fruktoj ĉ. 2,7 g maturiĝo ekde meze de septembro.

.* ‘Bo 2034’: fruktoj ĉ. 3–4 g, maturiĝo fine de aŭgusto.

  • ‘Bo 2035’: fruktoj ĉ. 4 g, maturiĝo meze gis fine de septembro. Tiuj kvar kultivaroj estis bredita en Slovakio.
  • ‘Jolico’: fruktoj ĉ. 6,5 g. alta procentajo de sukero kaj vitamino C el Aŭstrio.
  • ‘Schumener’: granda flava floro en marto/aprilo. Granda longe/ovalaj fruktoj; la aliaj ecoj kiel ‘Jolico’ el Aŭstrio.
  • ‘Mascula’: vira kultivaro, forte floranta. El Aŭstrio
  • ‘Kasanlak’: forte kreskanta, grandfrukta kaj granda rikolto, el Bulgario.
  • ‘Cormas’ kaj ‘Macrocarpa’: (= „grandfrukta“), 1990 en Danujo selektita.

En Usono la kultivaroj ‘Helen’, ‘Pioneer’, ‘Red Star’ kaj ‘Elegant’ estas en komerco.[2]

Rikolto[redakti | redakti fonton]

Kornusfruktojn oni rikoltu en tro matura stato. La fruktoj estu malhelruĝaj ĝis nigre-rugaj.

fruktoj de kornuso.

Kreskejo[redakti | redakti fonton]

La varmŝatanta arbusto kreskas sovaĝe antaŭ ĉio en maldensaj sunaj arbaroj ĉe arbaraj randoj en heĝoj kaj en apudbordaj arbaroj ekter la inunda zono, ofte sur kalriĉa grundo kun sedimenta ŝtonaĵo kiel keŭpero, jurasokreto La arbusto kreskas ofte kun[1] Eŭropa karpeno, ordinara avelujo, hedero, lonicero, kapra saliko kaj rozoj.

Ekologia signifo[redakti | redakti fonton]

floro de kornuso.
pluraj floraroj antaŭ la ekkresko de la folioj.
makrofoto de la floro.
tranĉita heĝo el kornusoj en Hofgarten München.
la “ Sigrid-Dirndl”, la plej granda arbo de kornuso.

Kornusoj atingas aĝon de ĉ. 100 jaroj.

Uzado kiel kuracilo[redakti | redakti fonton]

ilustraĵo en J. G. Sturms Deutschlands Flora in Abbildungen.

Uzado kiel manĝaĵo kaj trinkaĵo[redakti | redakti fonton]

duonmaturaj fruktoj de kornuso

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dietmar Aichele, Heinz-Werner Schwegler: Die Blütenpflanzen Mitteleuropas, Bd. 1, 1994
  • W. Bartels, A. Kottmann, R. Lucke: Herstellung von Kornelkirschenwasser, Zeitschrift Die Kleinbrennerei Nr. 7/1998
  • Hildegard von Bingen: Physica, 1150–1158, textkritische Übersetzung von Marie-Louise Portmann, 1991, hrsg. von der Basler Hildegard-Gesellschaft
  • Gabrielle Corsi: Piante Selvatiche di uso alimentare in Toscana. Italien 1979
  • Rose Marie Dähncke: Dähnckes Beerenkompaß. Essbeeren und Giftbeeren sicher bestimmen. Gräfe und Unzer, München 1977, ISBN 3-7742-1625-8.
  • F.-H. Diekmann, W. Spethmann: Monographie der Gattung Cornus. Hausmann, 1997
  • Gerhard Friedrich, Herbert Petzold: Obstsorten. 300 Obstsorten in Wort und Bild. Neumann, Radebeul 1993, ISBN 3-7402-0134-7.
  • Gerhard Genaust: Etymologisches Wörterbuch der botanischen Pflanzennamen, 1996, 3., überarb. Auflage
  • H. Haeupler, Peter Schönfelder (Eld.): Atlas der Farn- und Blütenpflanzen der Bundesrepublik Deutschland, 1988
  • Ernst Hallier: Flora von Deutschland, 1886, 26. Bd.
  • Gustav Hegi: Illustrierte Flora von Mittel-Europa, Bd. V, 2. Teil, Seite 1548–1553. München 1926.
  • John Hillier (Eld.): The Hillier Book of Garden Planning and Planting, Großbritannien 1988
  • Gerd Krüssmann: Handbuch der Laubgehölze, 1976
  • Paola Lanzara: Guida alle piante medicinali (Heilpflanzenführer), Italien 1978
  • William Löbe: Ratgeber für das praktische Leben, Berlin um 1904
  • Heinrich Marzell: Wörterbuch der deutschen Pflanzennamen, Leipzig 1943
  • Heinrich Marzell: Das Neue illustrierte Kräuterbuch, Reutlingen 1922
  • Cornus mas. En: Meyers Konversations-Lexikon. 4. Auflage. Band 4, Bibliographisches Institut, Leipzig 1885–1892, S. 283.
  • Reinhard Schiller: Hildegard Medizin Praxis – Rezepte für ein gesundes Leben – Heilmittel im Einklang mit der Umwelt, Wahrung der ursprünglichen Lebenskraft, Pattloch, Augsburg 1990, ISBN 3-629-00019-3.
  • Wighard Strehlow: Hildegard von Bingen Kochbuch, 1996
  • Universal=Lexikon der Kochkunst. 3. Auflage. Leipzig 1886.
  • Walther Wangerin: Über die Familie der Cornaceae, 1910, in Das Pflanzenreich, Eld. Adolf Engler
  • Warburg: Pflanzenwelt, 1926. 3. Bd.
  • Reinhard Witt: Wildsträucher in Natur und Garten, 1989, Kosmos-Naturführer

Retligoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 BdB-Handbuch VIII: Wildgehölze. Verlag Grün ist Leben, 2000, S. 36.
  2. W. Bartels, A. Kottmann, R. Lucke: Herstellung von Kornelkirschenwasser, Zeitschrift Die Kleinbrennerei Nr. 7/1998.