Hamamelido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hamamelido
Hamamelis ×intermedia 'Angelly'
Hamamelis ×intermedia 'Angelly'
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Saksifragaloj Saxifragales
Familio: Hamamelidacoj Hamamelidaceae
Genro: Hamamelido Hamamelis
Specio: 5 specioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Hamamelido (Hamamelis) estas plantgenro en la familio de la Hamamelidacoj (Hamamelidaceae). La genro Hamamelido kreskas nature en disjunkcia arealo; de la nur kvin specioj tri hejmiĝas en orienta Nordameriko kaj du en orienta Azio [1].

Priskribo[redakti | redakti fonton]

ilustraĵo de Hamamelis virginiana

Ekstera aspekto kaj folioj[redakti | redakti fonton]

Hamamelis-specioj estas somerverdaj arbustoj kaj malgrandaj arboj. La stelhara arboŝelo de junaj branĉoj estas griza ĝis grize bruna. La burĝonoj estas kalvaj. La folioj havas ledajn foliplatojn kaj estas lobaj kaj la rando estas denta. Se la grandaj stipuloj forfalas, restas bone videblaj folicikatroj.

Floraroj kaj floroj[redakti | redakti fonton]

La Hamamelis virginiana floras en aǔtuno. La aliaj Hamamelis-specioj kaj kutivaroj floras dum vintro antaǔ la elkresko de la folioj. La flankesidantaj floraroj havas nur tri ĝis kvar florojn.

La floroj odoras agrable kaj forte [1]- Hamamelis vernalis odoras ankoraŭ pli forte[2]. La duseksaj floroj estas kvarnombraj. La kvar ovoformaj sepaloj estas harhavaj. La bendoformaj peltatoj estas verdecaj, flavaj, oranĝaj aǔ ruĝaj. En ĉiu floro ekzistas kvar fekundaj stamenoj, la nur mallongaj stamentigoj havas ovformajn polensakojn. Ekzistas ĉiam ankaŭ kvar skvamecaj staminodioj, kiuj produktas nektaron. Du karpeloj estas kunkreskintaj al ovario. Ĉiu de la du ovariaj fakoj enhavas nur unu ovalon. La pistilo estas tre mallonga.

Fruktoj kaj semoj[redakti | redakti fonton]

La lignecaj kapsulfruktoj enhavas nur du nigrajn semojn. La kapsulfruktoj malfermiĝas eksplodece kaj ĵetas la semojn ĉ. 10 m for. La nigraj, malmolaj, elipsoidaj semoj havas karnecan endospermon.

Kromosomnombro[redakti | redakti fonton]

La kromosomobaznombro estas s x = 12.

Sistematiko kaj disvastigo[redakti | redakti fonton]

vintra floro (februaro) de hamamelido en la Vogelsberg
printempa hamamelido (Hamamelis vernalis)
Ĉinuja hamamelido (Hamamelis mollis)

Ĉiuj specio hejmiĝas en la moderaj regionoj de la norda hemisfero. La genro Hamamelis havas disjunkcian arealon en orienta Nordameriko kaj orienta Azio.

La genro nomo Hamamelis estis menciita unuafoje en 1753 de Carl von Linné en Species Plantarum, 1, p. 124 . Tipa specio estas Hamamelis virginiana L. Sinonimoj Hamamelis L. estas: Amamelis Lem., Lomilis RAF., Trilopus MITCH.[3]

La genro Hamamelis apartenas al la subtribo Hamamelidinae el la tribo Hamamelideae en la subfamilio Hamamelidoideae ene de la familio Hamamelidacoj.[3]

Ekzistas kvar ĝis ses Hamamelis-specioj:

Tri specioj hejmiĝas en Nordameriko:

Du specioj hejmiĝas en Azio:

Hibrido:

Evoluado[redakti | redakti fonton]

La nuntempaj Hamamelis-specioj venis de relative juna genetika evoluo. La genro Hamamelis estis de monofilia origino. Kiel hibrido oni rigardas la ĉinan hamamelidon. Ĉiuj novmondaj specioj estas relative malvaste parencaj al Hamamelis japonica.[5]

Uzado kiel ornamplanto[redakti | redakti fonton]

La hamamelidaj specioj kaj kultivaroj estas uzataj en la moderaj zonoj kiel ornamplantoj. la plantoj kreskas relative malrapide. Ilin oni povas malofte pritondi. Ili floras dum malvarma jarduono inter decembro kaj februaro.

sekigita arboŝelo = Hamamelidis cortex

Kuraca efiko[redakti | redakti fonton]

La Virginia hamamelido estas uzata intensive kiel kuracplanto.[6][7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Veit Martin Dörken: Hamamelis spp. – Zaubernüsse (Hamamelidaceae). In: Jahrbuch des Bochumer Botanischen Vereins, Band 3, 2012, S. 220–226: PDF.
  2. Frederick G. Meyer: Hamamelidaceae.: Hamamelis - textgleich online wie gedrucktes Werk, In: Flora of North America Editorial Committee (Hrsg.): Flora of North America North of Mexico, Volume 3 - Magnoliidae and Hamamelidae, Oxford University Press, New York und Oxford, 1997. ISBN 0-19-511246-6
  3. 3,0 3,1 Hamamelido en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando.Ŝablono:GRIN/zorgado/neniu numero donita
  4. S. W. Leonard: A new species of witch-hazel (Hamamelis: Hamamelidaceae) apparently endemic to southern Mississippi. In: Sida, Volume 22, 2006, S. 849–856.
  5. Xie, Lei, Yi, Ting-Shuang, Li, Rong, Li, De-Zhu, Wen, Yun: Evolution and biogeographic diversification of the witch-hazel genus (Hamamelis L., Hamamelidaceae) in the Northern Hemisphere. In: Molecular Phylogenetics and Evolution, 2010, Volume 56, Issue 2, S. 675–89. Abstract
  6. Willibald Pschyrembel: Pschyrembel Naturheilkunde und alternative Heilverfahren. 3. Auflage. Berlin, New York: de Gruyter, 2006. ISBN 3-11-018524-5
  7. awl.ch - Hamamelis virginiana.. Arkivita el la originalo je 2009-02-12. Alirita 2017-11-25.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Zhi-Yun Zhang, Hongda Zhang, Peter K. Endress: Hamamelidaceae.: Hamamelis, S. 32 - textgleich online wie gedrucktes Werk, In: Wu Zhengyi, Peter H. Raven, Deyuan Hong (Hrsg.): Flora of China. Volume 9: Pittosporaceae through Connaraceae, Science Press und Missouri Botanical Garden Press, Beijing und St. Louis, 2003. ISBN 1-930723-14-8
  • Frederick G. Meyer: Hamamelidaceae.: Hamamelis - textgleich online wie gedrucktes Werk, In: Flora of North America Editorial Committee (Hrsg.): Flora of North America North of Mexico, Volume 3 - Magnoliidae and Hamamelidae, Oxford University Press, New York Oxford, 1997. ISBN 0-19-511246-6
  • J. Li et al.: Phylogeny and biogeography of Hamamelis (Hamamelidaceae), in Harvard Pap. Bot., 5, 2000, S. 171–178.